Traduko de Katulo 41
Enkonduko
En la poezio de Katulo, ekzistas unu homo, kiun la poeto absolute malamas: Mamuro. La poeto nomas lin Sinjoro Peniso kaj insultas lin en pluraj poemoj. En tiu poemo, Katulo dediĉas tempon por ataki Mamuron kaj lian amantinon, Ameano. Katulo ŝajne ne havas multan respekton al ŝi, precipe ĉar ŝi estas la amantino de Mamuro.
En linio unu, Katulo nomas ŝin sekse elĉerpita putino aŭ prostituitino. En linio dua, Katulo asertis, ke ŝi petis lin pagi al ŝi 10 000 pro sekso. Poste, Katulo insultas ŝian aspekton parolante pri ŝia malbela mallonga nazo.
Poste, li nomas ŝin la amantino de “la bankrotinto de Formie”, kiu estas la loko, kie loĝas Mamuro. Katulo scias, ke Mamuro havas belan bienon, sed li ne kapablas eltrovi, kiel fari monon el ĉiuj siaj teroj. Anstataŭe, Mamuro bankrotigis teron, kiu estas fekunda kaj plena je bestoj.
En la lastaj kvar linioj de la poemo, Katulo alvokas la parencojn de Ameano. Li petas ilin kolekti amikojn kaj kuracistojn por esplori la problemojn de ŝia menso. Li pensas, ke ŝi havas mensajn problemojn. Plej verŝajne tiuj problemoj rilatas al ŝia elekto de Mamuro. Sed Katulo ankaŭ asertas, ke ŝi ne pripensas sin mem — nek sian aspekton nek siajn elektojn.
La poemo estas interesa, ĉar ĝi ne nur estas atako kontraŭ Ameano, sed ankaŭ atako kontraŭ Mamuro. Tiu nerekta atako al Mamuro estas brila. Mamuro eble provas havi belan virinon kiel sian kunulinon, sed ŝi estas nenio pli ol tro-seksa prostituitino, kiu postulas, ke ŝiaj klientoj pagu. Ŝia nazo estas malbela kaj ŝi estas mense malsana. Kial diable Mamuro volus fanfaroni pri tia knabino? Sed, cetere, kial knabino volus esti kun iu tiel terura kiel Mamuro? En plej multaj el la koleraj paroladoj de Katulo pri Mamuro, Katulo akuzas la homon pri esti molestanto de knaboj.
Carmen 41
| Linio | Latina teksto | Esperanta traduko |
|---|---|---|
| 1 | AMEANA puella defututa | Ameano, tiu sekse elĉerpita putino, |
| 2 | tota milia me decem poposcit, | petis de mi tutan dek-milon; |
| 3 | ista turpiculo puella naso, | tiu knabino kun la malbela mallonga nazo, |
| 4 | decoctoris amica Formiani. | la amantino de la bankrotinto de Formie. |
| 5 | propinqui, quibus est puella curae, | Vi ŝiaj parencoj, kiuj zorgas la knabinon, |
| 6 | amicos medicosque conuocate: | kunigu amikojn kaj kuracistojn: |
| 7 | non est sana puella, nec rogare | ŝi ne estas sana en la menso, kaj neniam demandas |
| 8 | qualis sit solet aes imaginosum. | la spegulon, kia ŝi aspektas. |

