Cian
Cian estis la filo de Dian Cécht kaj Danu. Cian havis du fratojn: Goibhniu (majstra forĝisto) kaj Sawan. Sed laŭ Oidheadh Chlainne Tuireann (Morto de la Infanoj de Tuireann), liaj fratoj estis Cu kaj Cethe; ili estis la filoj de Cainte.
Cian posedis magian bovinon, kiu havis senĉesan provizaĵon de lakto. Kiam Balor trompis Sawan (kiu gardis la bovinon), Cian venĝis kontraŭ la fomoria kapitano per la sedukado de la filino de Balor, Ethlinn. Ethlinn naskis al Cian tri filojn.
Estis profetite, ke la nepo de Balor iam mortigos lin. Balor enfermigis Ethlinn (Ethnea aŭ Eithliu) en la turon. Kiam ŝiaj filoj (triĝemeloj) naskiĝis, Balor ĵetis ĉiun filon el la turo en la maron. Nur unu infano estis savita de Manannán (Manannan) kaj druidino nomata Birog. Birog alportis la infanon al Cian. Cian metis la infanon, kiun li nomis Lugh, sub la zorgan de sia frato Goibhniu.
La morto de Cian estis nur mallonge priskribita en la Lebor Gabala Erren, dirante ke li estis murdita de la filoj de Tuirill Biccreo - Brian, Iuchar kaj Iucharba. La rakonto estis multe pligrandigita poste, en la Oidheadh Chlainne Tuireann (aŭ la “Morto de la Infanoj de Tuireann”).
Kiam Lugh atingis virecon, li iĝis la Liberiganto de la Tuatha Dé Danann. Kiam la Danann-oj kolektis armeon por kontraŭstari la fomorianojn, Cian estis sendita por varbigi batalantojn el Ulster. Survoje, li transformis sin en porkon por eviti la filojn de Turenn, kun kiuj li havis sangvendeton. Tamen, la filoj de Turenn ne estis trompitaj de la kamuflado de Cian kaj morte vundis la porkon (Cian). Cian petegis la filojn de Turenn, ke li deziras retransformiĝi en homon, kaj ili koncedis lian peton.
Kiam Lugh malkovris la morton de sia patro, li kaptis la filojn de Turenn. Lugh sendis ilin je neebla taskoj (eric) por eviti ekzekuton. La fratoj plenumis la plimulton de la taskoj. La plejparto de la eric, je kiuj Lugh sendis ilin, rilatis al akirado de objektoj por helpi la Danann-ojn en la milito, kiel magia lanco el Persio kaj magia porka felo, kiu povis sanigi ĉiun vundon aŭ malsanon. En siaj lastaj taskoj, la fratoj estis morte vunditaj. Turenn petegis Lugh sanigi siajn filojn per la saniga porkofelo, sed Lugh rifuzis. La filoj de Turenn mortis pro siaj vundoj, tiel venĝante la murdon de Cian.
Rilataj Informoj
Nomo
Cian, Kian.
Ethlenn, Ethlend, Scal Balb.


