Flidais
Diino de la arbaro, ĉasado kaj sovaĝaj bestoj. Flidais estis ne nur la ĉasistino de sovaĝaj bestoj, ŝi estis ankaŭ ilia protektantino. Flidais estis la mastrino de cervoj, kiu havis ĉaron tiratan de cervoj.
Flidais estis la patrino de pluraj filinoj, kiuj estis druidinioj aŭ sorĉistinoj, kiel Bé Chuille, Dianann (Dinand), Bé Téite, kaj Fand; la lasta filino estis la edzino de Manannán Mac Lir. Ambaŭ Bé Chuille kaj Dianann helpis la Tuatha Dé Danann kontraŭ la Fomorianoj en la Dua Batalo de Mag Tuired. Ili uzis sian sorĉon por krei iluziojn.
Flidais estis ankaŭ fekundeca diino, la sola kiu krom Reĝino Medb de Connacht povis kontentigi Fergus Mac Roich. Alie, Fergus bezonus sep ordinarajn virinojn en sia lito.
Rilataj Informoj
Nomo
Flidais, Flidas, Flidhais, Fliodhais.
Rilataj Artikoloj
Bé Chuille, Dianann (Dinand), Fand, Manannán Mac Lir, Fergus Mac Roich, Medb.



