Bé Chuille & Dianann
Druidinoj aŭ sorĉistinoj. Bé Chuille kaj Dianann estis filinoj de la arbara diino Flidais. Ili estis fratinoj de Bé Téite, kaj eble de Fand, edzino de Manannán Mac Lir.
Bé Chuille estis inter tiuj listitaj kiuj batalis en la Unua Batalo de Mag Tuired, kiam la Tuatha Dé Danann batalis kontraŭ la Firbolg-oj.
En la Dua Batalo de Mag Tuired, la du fratinoj helpis la Tuatha Dé Danann en la milito kontraŭ la Fomorianoj, uzante sian sorĉon por konjuri herbon kaj foliojn por krei iluziojn de armeo da danannaj militistoj. La fomoria militisto Dé Domnann mortigis Dianann en la batalado.
Bé Chuille estis ankaŭ dotita per divenado, kaj ŝi antaŭdiris la nombron de Danann-anoj kiuj mortos en la batalo kontraŭ la Milezianoj.
Rilataj Informoj
Nomo
Bé Chuille, Becuille.
Dianann, Dinand.


