Red Branch
La nomo Ruĝa Branĉo devenas de la nomo de la kunvena halo en Emain Macha. Ĝi estis nomata “Craebh Ruadh” en irlanda gaela lingvo. La Ruĝa Branĉo iĝis milita ordo kiu servis kiel la persona korpogardistaro de la reĝo, same kiel defendante Ulaid (Ulsteron) kontraŭ aliaj provincoj. La viroj de la Ruĝa Branĉo estis elita grupo de militistoj. Ili ofte batalis en ĉaroj aŭ piede.
La Domo de la Ruĝa Branĉo estis originale posteuloj de Ross la Ruĝa, reĝo de Ulaid (Ulstero). Ĉi tiuj posteuloj estis ankaŭ nomataj Klano Rury.
Fergus servis kiel la gvidanto (kapitano) de la Ruĝa Branĉo, ĝis la perfido de Conchobar en mortigado de la filoj de Uisnech. Fergus kaj multaj ulsteraj militistoj rezignis sian fidelecon al Conchobar, kaj iris en eksilon al la kortego de Connacht.
Sube estas listo de militistoj, inkluzive tiujn de la Ruĝa Branĉo, same kiel aliajn militistojn el aliaj reĝlandoj en la ciklo.

Militistoj de la Ruĝa Branĉo de Ulstero
Genealogio
Domo de la Ruĝa Branĉo (Ulaid)





