Fergus Mac Roich
Fergus Mac Roich estis la gvidanto de la militistoj de la Ruĝa Branĉo. Fergus estis la filo de Ross la Ruĝa kaj Roich (Roy). Fergus estis ankaŭ la frato de Sualtam kaj la onklo de Conchobar Mac Nessa, reĝo de Ulstero.
Kiam la duonfrato de Fergus, Fachtna (reĝo de Ulad), mortis, Fergus estis rajtita regi Ulad (Ulstero). Tamen, Fergus volis edziĝi al la vidvino de Fachtna, nomata Nessa, kiun li amis. Nessa konsentis edziĝi al Fergus se ŝia filo estus permesata regi Ulsteron dum unu jaro antaŭ ol Fergus transprenu. Fergus konsentis. Sed post unu jaro, Conchobar estis reganta Ulsteron kun tia saĝeco ke la popolo ne volis ke Conchobar forlasu la tronon. Fergus estis ne nur preta akcepti sian nevon kiel reĝon, li ankaŭ preferis esti libera de la respondecoj kiuj venis kun regado.
Fergus estis unu el la ĉampionoj de la milita ordeno nomata la Ruĝa Branĉo. Fergus estis unu el la militistoj de Conchobar kiuj trovis Cú Chulainn kiam li naskiĝis. Li ĵuris ke li trejnus Cú Chulainn kiel militiston de la Ruĝa Branĉo. Fergus estis ankaŭ tie kiam Cu Chulainn ŝanĝis sian nomon de Setanta ĉe la bieno de Culann.
Fergus volis repacigi la filojn de Uisnech kaj Conchobar, dum la ekzilo de la unuaj pro la knabino Deirdre. Kiam Conchobar rompis sian vorton ne difekti la filojn de Uisnech, ili estis ne nur mortigitaj laŭ ordono de la reĝo, sed unu el la filoj de Fergus estis mortigita dum la alia filo perfidis lin. Fergus kaj la aliaj militistoj renoncis sian fidelecon al Conchobar kaj iris en ekzilon. Fergus kaj liaj sekvantoj aliĝis al la arĉimalamiko de Ulstero, Connacht.
Tie, en la kortego de Connacht, Fergus fariĝis ne nur la plej fidata konsilanto de Reĝino Medb (Maeve), sed ankaŭ ŝia ofta amanto, kvankam ŝi estis edzinigita al la reĝo, Ailill.
Kiel eksa militisto de la Ruĝa Branĉo, Fergus partoprenis en la bovara atako de Connacht en Ulstero, kie li estis grava milita konsilanto de Maeve. Fergus rifuzis batali kontraŭ sia eksa lernanto Cu Chulainn en unuopa kombato. Li estus mortiginta Conchobar en batalo, se Cormac ne estus peteginta pro la vivo de sia patro.
Poste, la ĵaluzo de Ailill kaŭzis ke la reĝo de Connacht mortigis Fergus, dum la militisto naĝis en lago. Fergus estis venĝita kiam lia eksa lernanto, Conall Cernach, mortigis Ailill.
En la kimra Culhwch kaj Olwen, Fergus estis egaligata kun Fercos filo de Poch.
Rilataj Informoj
Fergus MacRoich.
Fercos filo de Poch (kimra).
Rilataj Artikoloj
Ross la Ruĝa, Conchobar Mac Nessa, Medb, Ailill, Cú Chulainn, Conall Cernach.
Genealogio: Domo de la Ruĝa Branĉo.


