Cormac Mac Airt
Cormac estis la filo de Art kaj nepo de Conn Cétchathach, ĉefrego de Irlando. Li sukcedis sian avon post lia morto. Cormac regis dum la tempo kiam Finn Mac Cumhaill estis kapitano de la Fianna, la personaj gardistoj de la ĉefrego kaj la elita forto de militistoj dum militaj tempoj.
Cormac Mac Airt estis konsiderata granda ĉefrego, reganta Irlandon kun saĝeco kaj justeco, pro kio la Tuatha Dé Danann tre alte taksis lin.
Cormac edziniĝis kun Eithne (verŝajne Eithne Tháebfhota) kaj estis la patro de du filoj: Cairbre Lifechair kaj Cellach. Cormac estis ankaŭ la patro de du filinoj, Gráinne (Grainne) kaj Ailbe Grúadbrecc (Ailbe de la Lentugaj Vangoj).
En la rakonto titolita Echtrae Cormaic (La Aventuro de Cormac), kiu estis trovita en pluraj manuskriptoj, estas rakontataj liaj vojaĝoj al la transmonda Tir Tairgire (Lando de Promeso).
Cormac renkontis militiston ĉe Tara, kiu havis branĉon kun tri oraj pomoj. Kiam la branĉo estis skuita, bela, transmonda muziko estis aŭdebla. La militisto konsentus doni la branĉon nur se Cormac plenumontus tri dezirojn al li; la ĉefrego konsentis.
Post unu jaro, la militisto revenis al Tara, kaj lia unua deziro estis la filino de Cormac, Ailbe. Do la reĝo donis sian filinon al la sennoma militisto. En la sekvanta monato, la militisto revenis kun sia dua deziro: Cairbre Lifechair, la filon de Cormac. Cormac facile konsentis, do la militisto forprenis Cairbre. Kiam la militisto petis Eithne-n, Cormac furioze rifuzis cedi sian edzinon. Do la militisto forŝtelis Eithne-n el Tara kaj evitis la persekuton per sia magio. La militisto envolvis la landon per stranga nebulo, do Cormac perdiĝis.
Post diversaj aventuroj, Cormac alvenis al fortreso, kie lia gastiganto proponis al li gastamon. Lia gastiganto diris al la reĝo, ke la porko, kiun li havis sur rostilo, ne povos esti kuirita ĝis li rakontos historian, kiu estas vera. Do Cormac rakontis la eventon de tio, kio okazis al li, kaj kiel li perdis sian edzinon, filinon kaj filon al sennoma militisto. Ĉe la fino de la rakonto, la rostita porko estis preta.
Tamen, ŝajnis ke Cormac havis geis-on, pro kiu li ne povis manĝi krom se estis en la societo de kvindek personoj. Lia gastiganto igis la reĝon ekdormi, do kiam li vekiĝis, li trovis sin sidanta kun kvindek militistoj same kiel sia mankanta edzino kaj infanoj.
La sennoma militisto prezentis sin kiel Manannán Mac Lir. Manannán montris tri pecojn de ora pokalo. Tio estis la pokalo de vero: tri mensogoj rompos la pokalon kaj tri veroj restarigos la pokalon. Do Manannán diris al la reĝo, ke Eithne dormis kun neniu alia viro depost kiam ŝi forlasis Tara-n. Lia filino Ailbe ankoraŭ estis virgulino kaj lia filo Cairbre ne dormis kun iu virino. Do per tri veroj, la rompita pokalo estis magie restaŭrita.
Tiam Manannán donis la magian pokalon kaj branĉon al Cormac, sed ili devis esti redonitaj ĉe la fino de lia regado. La sekvantan tagon la reĝo kaj lia familio estis resenditaj al Tara. Cormac uzis la pokalon dum sia regado por distingi malveron de vero.
En la Tóraigheacht Dhiarmada agus Ghráinne (La Persekuto de Díarmait kaj Gráinne), kvankam fianĉinigita al Finn Mac Cumhaill, Gráinne amis la pli junan kunulon de la kapitano de la Fian, Diarmait Ó Duibhne. Ŝia amo al Diarmait kaŭzis gravan damaĝon al la amikeco de du Fian-militistoj. Cormac kaj Angus Óg (fosterata patro de Diarmait) faris malkomfortan pacon inter Finn kaj Diarmait, kie Finn edziniĝis kun alia filino de Cormac. Tamen, tio finiĝis tragie kiam Finn rifuzis resanigi Diarmait, kiu estis mortale vundita de sovaĝa apro. En kelkaj versioj, la rakonto finiĝis per la morto de Diarmait, dum en aliaj versioj, Gráinne fine edziniĝis kun Finn. En unu versio tamen, Finn edziniĝis kun Ailbe Grúadbrecc (Ailbe de la Lentugaj Vangoj) per la interveno de Angus Og, post kiam Finn ekpacis kun Diarmait.
Cormac eniĝis en militon kontraŭ la Danann-oj kiam Cellach perfortis nevinon de Angus Óg. Cellach estis la nevo de Cormac. Dum batalo, Cellach estis mortigita kaj la reĝo perdis unu el siaj okuloj. Tio baris lin de la reĝeco. Sen alia elekto, Cormac Mac Airt abdikis.
Lia filo Cairbre Lifechair sukcedis lin kiel ĉefrego de Irlando. Malsame al sia patro, Cairbre ne ŝatis la Fianna-n.
Rilataj Informoj
Nomo
Cormac Mac Art.
Periodo/Ciklo
Feniana Ciklo.
Fontoj
Echtrae Cormaic (La Aventuro de Cormac) troveblas en la sekvaj manuskriptoj: la Libro de Ballymonte, la Libro de Fermoy, kaj la Flava Libro de Lecan.

