Díarmait
Díarmait ua Duibhne aŭ Diarmaid O’Dyna estis la filo de Donn kaj la adoptita filo de Angus Óg. Díarmait estis unu el la militistoj kaj kunuloj de Finn Mac Cumhaill. En la Acallam na Senórach, Caílte nomis Díarmait sia adoptofrato.
Antaŭ lia naskiĝo, lia patro mortigis la filon de sia edzino kaj ŝia amanto, Roc, intendanto de Angus Óg. Roc revivigis sian filon, sed la knabo estis transformita en sovaĝan apron. Roc ordonis al la apro trovi kaj mortigi Díarmait.
Kiel Fian-militisto, Angus Óg kaj Manannán Mac Lir donis al Díarmait kelkajn fortikajn armilojn. Díarmait uzis la Gáe Dearg aŭ Gáe Derg, “ruĝan lancon”, kaj sian glavon Nóralltach, “Granda Furiozo”, por aventuroj kiuj estas demandoj de vivo kaj morto. Díarmait ankaŭ havis la pli malgrandan “flavan lancon”, nomatan Gáe Buide, kaj glavon nomatan Begallta (“Eta Furiozo”) por malpli gravaj aventuroj.
Díarmait estis ofte nomata Díarmait Ó Duibhne (“Díarmait de la Amo-Makulo”), ĉar unu el la belaj knabinoj (dananino?) metis markon sur lian frunton, igante la junan heroon nerezistebla por virinoj. Ĉi tiu marko pruvis esti lia pereo.
Gráinne (Grainne), filino de Cormac Mac Airt, ĉefreĝo de Irlando, estis fiançita al Finn. Gráinne preferis la junan Díarmait ol la pli aĝan Fianna-kapitanon. Gráinne provis allogi Díarmait, sed li rifuzis ŝiajn progresojn ĝis ŝi metis geis-on sur la heroon. Díarmait estis lasita sen elekto kaj forkuris kun ŝi.
Finn, eksciante la novaĵon, provis postkuri ilin. Kelkaj el la aventuroj de Díarmait inkluzivigis la mortigon de la tri venenaj hundoj de la tri mar-ĉampionoj, kaj la mortigon de la Searbhan (Sharvan), la gardanto de la magia sorbarbo. Dum dek ses jaroj ili sukcesis eviti la virojn de Finn, antaŭ ol Angus kaj Cormac persvadis Finn fari pacon kun la juna paro. Estis maltrankviliga paco, kaj Finn rankorigis al Díarmait pro la forpreno de lia juna fianĉino. Li neniam pardonis la pli junan viron. Tiutempe, Díarmait estis la patro de kvar filoj kaj filino.
Iun tagon, Díarmait aŭdis, ke la Fianna ĉasis magian apron kiu vagadis tra la arbaro apud Tara. Gráinne ne kapablis konvinki sian edzon ne aliĝi al Finn, sciante, ke fari tion signifus lian morton.
La apro aperis antaŭ Díarmait, rezistanta al la armiloj de la heroo. Díarmait estis morte vundita. Finn, kiu posedis kuracan akvon, permesis al la akvo gliti tra siaj fingroj. Díarmait mortis pro siaj vundoj. Lia korpo estis forportita de Angus Óg, lia adoptopatro, kiu konservis lian korpon kontraŭ putrado. Ĝi estis foje donita sufiĉe da vivo por paroli al Angus.
Gráinne ĵuris venĝi la morton de sia edzo. Ŝi diris al Finn, ke kiam ŝiaj filoj estos plenkreskuloj, ili serĉos la heroon kaj mortigos lin. Tamen, Finn persvadis ŝin edziniĝi al li. Gráinne sentis honton kiam la Fian-militistoj mokis ŝin. Fine, Gráinne decidis fari pacon kun Finn.
Díarmait estis la heroo de pluraj aliaj rakontoj, inkluzive la liberigon de Finn kaj aliaj Fianna-anoj kiuj estis kaptitaj en fea gastejo, mortigante la Tri Reĝojn de la Insulo de Torento. Vidu Bruidhean Chaorthainn (Gastejo de la Sorbarboj).
Rilataj Informoj
Nomo
Diarmaid O'Dyna.
Díarmait ua Duibhne.
Diarmaid Ó Duibhne - "Díarmait de la Amo-Makulo".
Díarmait, Diarmait, Diarmaid, Diamuid.
Dermat, Dermit, Dermot (angle).
Fontoj
Tóraigheacht Dhiarmada agus Ghráinne (La Persekuto de Díarmait kaj Gráinne)
Bruidhean Chaorthaian Hostel (Gastejo de Sorbarbo aŭ la Domo de la Sorbarboj).

