Fiachu Muillethan
Reĝo de Munster. Fiachu estis la filo de Eógan, reĝo de Munster, kaj de Moncha, filino de la blinda druido Dil Maccu Crecga de Osraige.
Dil Maccu Crecga konsilis Eógan dormi kun sia filino Moncha, ĉar la druido sciis, ke la reĝo mortos la sekvantan matenon en la batalo de Maige Mucrama, kontraŭ la albanaj fortoj de Lugaid Mac Con. Filo estis koncipita al Eógan tiun nokton.
Naŭ monatojn poste, Moncha ekhavis akuŝdolorojn, sed ŝia patro antaŭdiris, ke se la filo estus naskita tiun tagon, li fariĝus la ĉefa ŝercisto de Irlando. Se la infano estus naskita la sekvantan tagon, li fariĝus reĝo de Munster kaj fondus novan dinastion, la Eóganacht.
Moncha obstine sidis sur roko dum tuta tago kaj nokto, prokrastante la naskiĝon de sia filo. Kiel antaŭdirite, Fiachu estis naskita la sekvantan tagon, sed li estis nomita Fiachu de la plata kapo, Fiachu Muillethan. La prokrasto estis multekosta ĉar Moncha mortis post la naskodono, do Fiachu estis orfo.
Cormac, filo de Art Óenfher, estis ankaŭ koncipita en la sama nokto kiel Fiachu. Art kaj Eógan estis ambaŭ aliancanoj kontraŭ Lugaid Mac Con, sed ambaŭ mortis en batalo.
Kiam Cormac Mac Airt estis forpelita el Tara de Fiachu Araide, Fiachu Muillethan estis la aliancano de Cormac, kaj helpis restarigi sian parencon al la trono de ĉefrego. Tamen, ili fariĝis malamikoj poste kiam Cormac invadis Munster-on.
Rilataj Informoj
Nomo
Fiachu Muillethan.
Periodo/Ciklo
Feniana Ciklo.


