Fedelm
En Táin Bó Cuailnge, vidantino el Connacht nomata Fedelm antaŭdiris la malvenkon de la armeo de Medb kiu celis akiri la Brunan Taŭron de Cuailnge, en Ulsterio.
En la Tain, estas priskribo pri ŝi kaj la vestaro kiun ŝi portis kiam ŝi alfrontis Medb. Fedelm estis juna virino kiu portis makulmantantan mantelon fiksitan per ora pinglo kaj tunikon kun ruĝbrodita kapuĉo. Ŝiaj sandaloj havis orajn agrafojn. Fedelm havis flavan hararon en tri plektaĵoj – du estis volvitaj supren ĉirkaŭ ŝia kapo, dum la tria pendis malantaŭe, ĝis ŝiaj suroj. Ŝi havis larĝan frunton sed mallarĝan makzelon. Ŝiaj brovoj estis malhelaj kaj ŝiaj okulharoj longaj. Kaj ŝiaj dentoj estis kiel aro da juveloj. Sed la plej mirinda trajto de la vizaĝo de Fedelm estis ŝiaj okuloj: ŝi havis trioblajn irisojn.
Fedelm rajdis en ĉaro, tirata de du nigraj ĉevaloj. En ŝia mano ŝi tenis malpezegan oran teksbastonon.
Fedelm posedis la kapablon de imbas forasnai aŭ la Lumo de Antaŭvido. La imbas forasnai estis la talento de klarvideco aŭ divenado, kie profetaĵoj venus al ŝi en formo de vizio. Ŝi lernis ĉi tiun kaj aliajn druidajn kapablojn en Alba (nomo por Skotlando en la gaela lingvo).
Trifoje, Reĝino Medb de Connacht demandis Fedelm kion ŝi vidis kiam la vidantino rigardis ŝian armeon, kaj trifoje ŝiaj respondoj estis “Mi vidas karmezinan. Mi vidas ruĝan.” Medb ne kredis ke tio eblus, ĉar ŝi sciis ke la viroj de Ulsterio suferos pro la Panao de Ulsterio, malbeno ke ili suferos dum kvin tagoj kaj kvar noktoj (aŭ inverse), pro la malbeno de Macha.
Post sia lasta respondo al la reĝino, Fedelm klarigis en sia kanto ke unu sola militisto (Cu Chulainn) baros ilian vojon, prokrastante ilian marŝon por rabi la brutaron de Daire Mac Fiachna kaj lian trezoratan taŭron sufiĉe longe por ke la ulsteranoj resaniĝu de sia panao. La ulsteranoj tiam mobilizus siajn potencajn fortojn kaj venkus ŝian armeon.
Malgraŭ la profetaĵo kaj averto, Medb senprudente marŝigis sian armeon en Ulsterion por kapti la Brunan Taŭron, kaj fine ili suferis teruran malvenkon.
Rilataj Informoj
Nomo
Fedelm, Feidelm, Feidhelm, Fedelma.

