Bres
Dio de agrikulturo. Bres estis la filo de Danann-virino nomata Eriu aŭ Eri, kaj de Elatha, la reĝo de la Fomorianoj. Elatha estis la filo de Delbáeth kaj nepo de Neit. La nomo de Bres estis fakte Eochu; tio estas Eochu Bres, kio signifas “Eochu la Bela”.
Post la milito kontraŭ la Firbolgoj, Bres fariĝis reĝo de Erin (Irlando) kiam la Danann-gvidanto Nuada perdis unu el siaj manoj; Nuada ne povis resti reĝo pro la mutilado.
Plej multaj Danann-reĝoj posedis talenton en gvidado, batalado, poezio, lernado aŭ magio, sed Bres mankis la kapablon de gvidado. Bres fariĝis tirano. Do kiam lia regado fariĝis tiel severa ke Dian Cécht anstataŭigis la manon de Nuada per arĝenta, la Danann-oj tuj akceptis denove la regadon de Nuada, forpelante Bres de la trono.
Ĉar Bres estis duone Fomoriana, Balor helpis Bres rekonkeri la regadon. Milito ekestis inter la Danann-oj kaj la Fomorianoj. La Fomorianoj venkis la Danann-ojn. La Danann-oj suferis de Fomoriana subpremo ĝis la alveno de Lugh Lamfada.
Bres estis la patro de Rúadan de Bríg (Brigit), la filino de Dagda. Lia filo mortis kiam la junulo provis murdi Goibhniu.
Kiam la Danann-oj venkis la Fomorianojn, ili kaptis Bres. Bres estis ŝparita kiam la iama reĝo promesis diri al Lugh kiam estis la ĝusta tempo por planti kaj rikolti la grenojn en iliaj sezonoj.
Rilataj Informoj
Nomo
Bres, Bress ("Bela").
Eochu Bres – "Eochu la Bela".
Bres MacElatha.

