Brân
Brân (Bran) estis la reĝo de Britio aŭ Kimrio. Bran estis la filo de Llyr kaj Penarddun, filino de Beli filo de Mynogan, kiu estis reganto de Britio. Bran havis fratinon nomatan Branwen (Bronwen); fraton nomatan Manawyddan kaj du duonfratojn – Nissyen kaj Evnissyen.
Bran estis pli reĝo ol dio en la kimraj mitoj. Bran ŝajnis regadi el Londono. Bran estis giganto tiel ke neniu konstruaĵo estis sufiĉe granda por ŝirmi lin. Ellabora, giganta tendo aŭ pavilono estis starigita por ŝirmi Bran. Bran estis pli alta ol la plej alta arbo, kaj povis vadi tra la maro kiel la greka ĉasisto Oriono, kun nur sia kapo super la akvosurfaco.
Mallolwch (Matholwch), reĝo de Irlando, venis al Britio serĉante edzinon. Bran proponis sian belan fratinon Branwen al la irlanda reĝo, kaj tiu edziĝis kun ŝi.
Estis la kveremaj agoj de Evnissyen kontraŭ Mallolwch kiuj kondukis al la mistraktado de Branwen fare de ŝia edzo kaj la dezastra milito inter Britio kaj Irlando.
En la batalado, Bran ricevis vundon de venenita lanco. Eĉ antaŭ ol li estis vundita, li estis nomata la “Trapikitaj Femuroj”. Lia korpo estis tro granda por esti reŝipumita al Britio por entombigo, do Bran petis sian fraton Manawyddan detranĉi lian kapon kaj enterigi ĝin sur Blanka Monteto en Londono. Li ankaŭ informis sian fraton ke lia kapo akompanos lin en la halo de Gwales. Lia kapo povos paroli.
Tamen kiam Manawyddan revenis al Kimrio, li trovis ke lia kuzo Casswallawn transprenis la potencon en Britio. Casswallawn kaŭzis la morton de Caradawg, la filo de Bran. Manawyddan kun ses aliaj postvivantoj restis en Gwales, eble en Kornvalo. Li konservis la kapon de sia frato dum okdek jaroj en Gwales tiel ke la kortego fariĝis konata kiel la Asembleo de la Mirinda Kapo. Ili forgesis ĉion pri la ĉagreno kaj perdoj en la dezastra milito tiel longe kiel ili restis en tiu halo.
Kiam la pordo de la halo estis malfermita, iliaj memoroj pri sia ĉagreno kaj perdoj revenis. Post tio, ili iris al Blanka Monteto kaj enterigis la kapon de Bran sur la monteto.
Vidu Branwen, Filino de Llyr por la plena rakonto.
En la Kimraj Triadoj, Bran estis nomita kiel unu el la “Tri Benitaj Reĝoj de Britio”.
Pro la implikiĝo de la Kaldrono de Revivigo kaj lia kromnomo Trapikitaj Femuroj, kelkaj akademiuloj kredis ke tiu rakonto estis antaŭulo de la Grala legendo ĉar ekzistas similecoj inter lia nomo kaj Bron, la bofrato de Jozefo de Arimateo. Kiel la Riĉa Fiŝisto, li estis la Gardanto de la Gralo.
Rilataj Informoj
Nomo
Brân, Bran.
Bendigeid Vran aŭ Bendigeidfran -- "Bran la Benita".
Trapikitaj Femuroj.
Rilataj Artikoloj
Llyr, Manawyddan.
Branwen, Filino de Llyr (Mabinogion).
Genealogio: Domo de Don kaj Domo de Llyr.


