Manawyddan
Manawyddan estis ofte identigita kun la irlanda dio Manannan, kvankam la irlandaj kaj kimraj rakontoj estis malsamaj kaj senrilataj inter si.
Manawyddan estis la filo de Llyr kaj Penarddun, filino de Beli filo de Mynogan, kiu estis la reganto de Britio. Manawyddan estis la frato de Bran kaj Branwen.
Manawyddan estis konata kiel unu el la “Tri Malavidaj Ĉefoj”, signifante, sinjoro sen tero.
Manawyddan aperis en la kimra rakonto el la Mabinogion nomata Branwen Filino de Llyr, kiel unu el la postvivintoj en la milito kontraŭ Irlando.
Manawyddan reaaperis kiel la heroo en alia Branĉo de la Mabinogion nomata Manawyddan Filo de Llyr, kie li edziĝis al Rhiannon, patrino de Pryderi.
En la lando de Dyved, ĉiuj subuloj de Pryderi mistere malaperis krom Rhiannon, Pryderi kaj Kigva, edzino de Pryderi. Kiam Rhiannon kaj Pryderi malaperis en la magia kastelo, Manawyddan trairis serion da provoj antaŭ ol li levis la malbenon aŭ sorĉon de la popolo de Dyved, kaj Rhiannon kaj Pryderi estis liberigitaj.
Vidu Branwen Filino de Llyr kaj Manawyddan Filo de Llyr por la plena rakonto pri Manawyddan.
Rilataj Informoj
Nomo
Manawyddan (kimra).
Manannán, Manannan (irlanda).
Rilataj Artikoloj
Vidu ankaŭ Manannán Mac Lir.
Llyr, Bran, Rhiannon.
Branwen Filino de Llyr, Manawyddan Filo de Llyr (Mabinogion).
Genealogio: Domo de Don kaj Domo de Llyr.





