Beli
Beli estis la filo de Mynogen. Beli estis la edzo de la diino Don, la filino de Mathonwy. Beli estis la patro de kvin filoj: Amathon, Nudd, Govannon, Gwydyon kaj Gilvaethwy. Beli estis ankaŭ la patro de du filinoj: Aranrhod kaj Penarddun, la edzino de Llyr.
Laŭ la rakonto pri Llud kaj Llevelys, Beli ankaŭ estis dirite esti la patro de Lludd, Llevelys, Nynmyaw kaj Caswallon (Casswallawn). La Kimra Triado menciis ke lia filino estis Aranrot. Laŭ tiu Triado (32), Caswallon forlasis Brition kun armeo (la Tria Armeo Forlasanta Brition), kaj kun siaj nevoj Gwenwynwyn kaj Gwanar, filoj de Lliaws kaj Aranrot. Ili venis el Arllechwedd kaj iris al Gaskonio.
Liaj infanoj kun Don estis konataj kiel la Infanoj de la Lumo, kontraste al la Infanoj de la Mallumo de Llyr.
Beli estis ofte nomata Beli Mawr. Beli estis la ekvivalento de la antikva gaŭla dio Belenus, kaj la irlanda dio Bile.
