Belenus
Belenus estis unu el la plej antikvaj keltaj dioj. El lia fajra festivalo nomata Beltane, kiu estis celebrata la 1-an de majo, kaj ĉar lia nomo signifas “Brila”, oni sugestis ke li estis fajra aŭ suna dio. Tamen, ekzistis tre malmulte da evidento ke li estis suna dio, nek Beltane estis celebrata por adori la sunon.
Belenus estis populara dieco, precipe en Italio, Noricum (Svislando kaj Aŭstrio) kaj Gaŭlio (Francio). La romanoj egaligis Belenus-on kun la greka/romia dio Apollo, kiu estis ankaŭ la dio de lumo kaj sanigado.
Belenus estis asociita kun irlanda dieco nomata Bilé (Bile), la edzo de la diino Danu. La kimra literaturo nomis lin Beli, edzo de Don (Danu). Ambaŭ Bilé kaj Beli estis fakte la dio de morto kaj mallumo. Tial ili estis pli proksimaj al Dis Pater aŭ Plutono, la dio de la mortintoj kaj de la Submondo.




