Cernunnos

Celtic

Cernunnos estis la Kornhavulo, ĉar li portis kornegojn de cervo sur sia kapo. Li estis ofte nomata la “Sinjoro de la Sovaĝaj Estaĵoj”.

Li estis klare dio de la naturo, kaj verŝajne de fekundeco de bestoj kaj agrikulturo. Cernunnos estis ankaŭ dio de greneroj kaj fruktoj.

Cernunnos estis egaligita kun alia dio havanta cervosimilajn kornegojn sur sia kapo, Belatucadnos, brita dio de milito. La romanoj asociis Cernunnos-on kun sia dio Merkuro (Hermeso), kvankam Julio Cezaro asociis lin kun Dis Pater, ĥtona dio de la submondo. La fruaj kristanoj asociis Cernunnos-on kun la Diablo aŭ Antikristo, pro paganaj ritoj.

La kulto de Cernunnos troveblis en Francio, la Alpoj, Italio, kaj en Britio. La plej fama prezento de Cernunnos troveblas sur la Kaldronego de Gundestrup (ĉ. 1-a jarcento a.K.).

Rilataj Informoj

Nomo

"Kornhavulo",
"Sinjoro de Ĉiuj Sovaĝaj Estaĵoj".

Cernunnos, Cerunnus.

Belatucadnos (brita).
Merkuro (romia).

Rilataj Artikoloj

Belatucadnos, Merkuro (Hermeso).

Kreita: 1999-Novembro-3

Modifita: 2024-Junio-1