Smetrios
Smetrios aŭ Smetrius estis la gala dio de milito. Smetrios estis la protekta dieco de la Treverioj.
Eblas ke Smetrios ne estas nomo de individua dio, sed pli ĝuste titolo aŭ epiteto uzata de pluraj galaj dioj, kiel Cernunnos, Esus kaj Tarvus Trigaranus.
Smetrios estis priskribita kiel barba dio tenanta levantan serpenton en unu mano, dum la alia mano tenis aŭ klabon aŭ fajrobrandon. Smetrios estis identigita kun la romia dio Marso (Areso) kaj Herkulo (Heraklo). Li estis foje nomata Mars Smetrius.
Ĉe Möhn, proksime de Trier, troviĝis granda templo entenanta sakran fonton, sakran al Smetrios kaj lia kunulino Ancamma, akvdiino. Pro la fonto kaj la signifo de lia nomo, kiu eble signifas “Provizanto”, Smetrios estis kredita esti dio de kuracaj fontoj kaj dio de abundo.
Ekster Galio, lia nomo troveblas sur alvoko ĉe Grossbach, Aŭstrio.




