Artaius and Artio
Celtic
Artaius aŭ Artio estis la ursa dio en Gaŭlio (Francio), precipe en la nuna Svislando. La romanoj identigis Artaius-on kun Merkuro.
Kelkaj esploristoj kredis ke Reĝo Arturo eble origine estis dio, kaj devenis de la gala dio nomata Artaius. Tamen, Artaius estis ankaŭ identigita kun alia kimra figuro nomata Gwydion.
La ina formo de ĉi tiu dieco estis Artio aŭ Dea Artio, la ursa-diino. Ekzistas romia statueto de Artio, nun konservata en la Historisches Museum en Berno. Ĉi tiu artaĵo prezentis la diinon sidantan, turniĝantan al urso.




