Manawyddan Son of Llyr
Manawyddan Filo de Llyr estis la tria Branĉo de la Mabinogi. La sekvanta rakonto okazis tuj post kiam Manawyddan enterigis la kapon de Bran sur la Blanka Monteto, en Londono.
La Tria Branĉo de Mabinogi rakontas kiel Manawyddan vivis kun Pryderi, kaj kiel lia patrino kaj edzino estis ĉirkaŭitaj de sorĉoj de la malamikoj de Pryderi.
Ni eklernu metion aŭ du…
Post enterigo de la kapo de Bran sur la Blanka Monteto, Manawyddan estis deprimita ke li ne plu havis hejmon, ĉar lia kuzo Casswallawn, filo de Beli, transprenis la regnon. Pryderi proponis al Manawyddan propran teron en Dyved kaj la manon de sia patrino por edziĝo. Manawyddan volonte konsentis kun Pryderi, ĉar Rhiannon ankoraŭ estis tre bela virino.
Ili vivis feliĉe kune kun la edzino de Pryderi Kigva (Cigfa), ĝis unu matenon ili malkovris ke la popolo de Dyved mistere malaperis. Manawyddan kaj Rhiannon, Pryderi kaj Kigva estis la solaj homoj en la hejmo de Pryderi.
Komprenante ke ili ne eble povas postvivi sen civilizo, ili translokiĝis al Hereford en Anglio kaj eklernis la metion de selfarado. Ili iĝis tiel lertaj kaj riĉaj ke iliaj rivaloj iĝis ĵaluzaj. Baldaŭ ili eksciis ke amaso konspiris por linĉi la du parojn.
Pryderi volis defendi ilin, sed Manawyddan insistis ke ili devus forlasi Hereford pace kaj trovi alian urbon por praktiki alian metion.
Ili decidis eklerni la metion de ŝildofarado. Denove ili estis forpelitaj el ĉi tiu urbo, ĉar ĉiuj aĉetis iliajn ŝildojn kaj neniajn de iliaj konkurencantoj. Anstataŭ batali kun la amasoj, ili forlasis la urbon.
Sed la samo okazis en la sekva urbo, kiam ili decidis fabriki ŝuojn. Ili decidis reveni al Dyved.
Kiam Manawyddan, Pryderi kaj iliaj edzinoj alvenis en Dyved, ili ankoraŭ trovis la landon dezerta, sed ili malkovris misteran palacon, kiu ne estis tie kiam ili forvojaĝis. Pryderi volis esplori, sed li ne revenis. Rhiannon, timante pri sia filo, decidis trovi lin, kontraŭ la konsilo de Manawyddan ke estas danĝere.
Rhiannon trovis sian filon glaciiĝinta surloke, tenante oran bovlon. Kiam Rhiannon tuŝis la bovlon, ankaŭ ŝi glaciiĝis surloke, kiel statuo. Tiam la konstruaĵo kun ili en ĝi malaperis.
Kigva estis afliktiĝinta, sed Manawyddan certigis ŝin ke li prizorgos ŝin. Ili decidis reveni al Anglio.
Forigo de la Sorĉo
Ili eklernis la ŝufaradan metion en Anglio ĝis ili estis forpelitaj. Manawyddan decidis reveni al Dyved. Ĉi-foje Manawyddan kaj Kigva ekfarmis en Arberth.
Kiam estis tempo por rikolti la tritikon, li trovis ke unu el la rikoltoj estis senvestigita, lasante nur nudajn tigojn. Li kontrolis la duan rikolton kaj decidis rikolti ĝin la sekvan tagon. Tamen ankaŭ ĉi tiu rikolto estis senvestigita. Manawyddan rimarkis ke iu provas ruinigi lin, kaj decidis gardi la lastan rikolton.
Tiun nokton, li atestis grandan hordon da musoj senvestigantaj la kampon. Manawyddan nur sukcesis kapti unu dikan muson. Manawyddan revenis al Kigva kaj rakontis al ŝi kio okazis. Manawyddan decidis pendigi la malgrandan ŝteliston en la mateno. Kigva pensis ke Manawyddan perdis la menson, pensante pendigi muson.
En la mateno, Manawyddan prepariĝis por pendigi la muson. Kigva pensis ke estas malkonvene por sinjoro plenumi tian agon; ŝi diris al li ke ŝi mem mortigos la muson. Manawyddan insistis ke la muso meritas pendadon, kiel ordinara ŝtelisto. Kigva decidis ke estas vane disputi plu kun Manawyddan.
Manawyddan prenis la muson kun si al la monteto en Gorsedd Arberth. Akademiulo vagadis direkte al Manawyddan, demandante kion li faras. Manawyddan diris al li ke li intencas pendigi unu el la ŝtelistoj kiuj detruis lian rikolton. La akademiulo unue provis persvadi lin liberigi la muson; Manawyddan rifuzis. Tiam la akademiulo provis aĉeti la muson por unu pundo. Denove, Manawyddan rifuzis. Do la akademiulo foriris.
Dum Manawyddan daŭrigis siajn preparojn por pendigi la muson, li renkontis pastron kiu demandis kion li faras. Manawyddan diris al la pastro la samon kiel li diris al la akademiulo. La pastro diris al li ke ĉi tiu stranga ago estas sufiĉe degradiga por iu de la rango de Manawyddan. La pastro ankaŭ provis persvadi Manawyddan liberigi la muson aŭ lasi lin aĉeti la muson, ofertante tri pundojn. Manawyddan rifuzis la pastron same kiel li faris kun la akademiulo. Do la pastro foriris.
Poste, Manawyddan renkontis la ĉefepískopon. Manawyddan diris al la ĉefepiskopo la samon kion li diris al la akademiulo kaj pastro. La ĉefepiskopo ankaŭ ofertis aĉeti la liberecon de la muso, unue por sep pundoj, poste por dudek kvar pundoj. Manawyddan diris al la ĉefepiskopo ke li ekzekutos la muson, sendepende de la prezo. La ĉefepiskopo tiam ofertis ĉiujn ĉevalojn en sia lando. Tamen Manawyddan rifuzis.
Tiam la ĉefepiskopo demandis kion li akceptus por liberigi la muson. Manawyddan diris al la ĉefepiskopo ke li akceptos nenion malpli ol la revenon de Rhiannon kaj ŝia filo Pryderi, kune kun la forigo de la sorĉo sur la landon de Dyved.
Manawyddan ankaŭ eksciis ke la muso estis la edzino de la ĉefepiskopo. La ĉefepiskopo fakte estis Llywd, la filo de Kil Coed, kaj amiko de Gwawl. La sama Gwawl kiu estis punita de Pwyll, kiu trompis la amikon de Llywd en ludon de Melo en la Sako. Llywd decidis venĝi Gwawl sur Pryderi. Dum la malapero de Pryderi kaj lia patrino, ili estis transformitaj en azenojn kaj devigitaj labori en la lando de Llywd.
Kiam la edzino de Llywd kaj liaj sekvantoj eksciis ke Manawyddan kaj Kigva loĝas en Dyved, ili petis lin (Llywd) transformi ilin en musojn, por ke ili povu detrui la rikolton de Manawyddan.
Manawyddan diris al Llywd ke li ne liberigos lian edzinon, ĝis Llywd promesos neniun pluan venĝon kontraŭ ili. Llywd havis nenian alternativon ol akcepti la pacproponon de Manawyddan por fini la vendetton.
Manawyddan liberigis la muson al Llywd kiam li estis reunuigita kun Rhiannon kaj Pryderi. La sorĉo sur la lando estis forigita. La homoj kiuj malaperis antaŭ jaroj estis revenintaj al Dyved.
Rilataj Informoj
Fontoj
Manawyddan Filo de Llyr el la Mabinogion.
Rilataj Artikoloj
Manawyddan, Rhiannon, Pryderi, Pwyll, Bran.
Genealogio: Domo de Don kaj Domo de Llyr.






