Neit
Dio de milito. Neit estis filo de Dagda. Neit estis dirita esti la patro de la Fomorianoj: Delbaeth, kiu estis la patro de Elatha, kaj de Dót, kiu estis la patro de Balor. (Tiu ĉi Delbaeth ne estu konfuzita kun la Dananna filo de Ogma aŭ Angus.)
Neit eble estis la partnero de Morrígan. Neit estis edzigita al Badb kaj Frea. Neit estis ankaŭ dirita esti la patro de Esarg, kiu estis la patro de la Dananna kuracisto, Dian Cécht.
Neit estis la Dananna reĝo de Irlando antaŭ la alveno de la filoj de Mil (Milezianoj). Li estis mortigita en batalo kontraŭ la Fomorianoj.
Liaj tri filoj sukcedis lin: MacCuill, MacCecht kaj MacGrené (MacGrene). (Laŭ alternativa rakonto, ili estis la filoj de Ogma aŭ Cermait; ambaŭ estis filoj de Dagda.) La tri filoj estis edzigitaj al Banba, Fodla kaj Eriu, la tri filinoj de Ernmas. La tri edzinoj estis la tri dinoj de Irlando. La Milezianoj invadis Erin (Irlandon) dum la regado de liaj filoj.
Rilataj Informoj
Nomo
Neit, Net, Nét.
