Dagda
Lia nomo signifas la Bona Dio. Dagda estis foje nomata Eochaid Ollathair (Patro de Ĉiuj) kaj Ruad Rofhessa (Sinjoro de Granda Scio). Male al kelkaj el la aliaj ĉefaj irlandaj diaĵoj, Dagda estis diaĵo limigita al Irlando; neniu referenco aŭ evidenteco estis trovita, ke li estis adorata en kontinenta Eŭropo.
Estas ioma konfuzo pri lia deveno. Dagda estis la filo de la diino Danu kaj Bilé. Li estis ankaŭ konata kiel unu el la sep filoj de Ethliu.
Li estis la patro de multaj el la aliaj diaĵoj. Inter ili estis filo nomata Angus Óg (Oengus aŭ Mac Oc) per la river-diino Boann. Per sia patrino Danu, Dagda estis la patro de Ogma. Kelkaj aliaj verkistoj diras, ke Ogma kaj Dagda estis fratoj; en ĉi tiu versio ili estis la filoj de Elatha kaj Eithne. Ĉar Dagda estis ankaŭ konata kiel unu el la sep filoj de Ethliu, tio farus lin la frato de Nuada, Dian Cécht, Goibhniu, Credne, Luchta kaj Lug Mac Cein.
Dagda estis la ĉefa gvidanto kaj dio de la Tuatha Dé Danann, kaj estis la patro de multaj infanoj. Aliaj filoj inkludis Bodb Derg, Aed Minbhrec (aŭ Aed Cáem), Cermait Milbél (“mielbuŝa”) kaj Midir. Li estis ankaŭ la patro de du filinoj: Brigit kaj Ainge.
Dagda estis priskribita kiel grandega kaj dika viro kun superhoma forto same kiel superhoma apetito. La fomorianoj iam tenis Dagda kaptita. La fomorianoj minacis mortigi lin se li ne manĝus la tutan kaĉon en profunda fosaĵo. Oni diras, ke Dagda uzis enorman lignan kuleron, en kiu viro kaj virino povas kuŝi kune.
Dagda posedis plurajn magiajn objektojn. Unu el ili estis la granda trezoro de la Tuatha Dé Danann: la magia kaldrono el la magia urbo de Murias. La kaldrono neniam estis malplena de manĝaĵo, kaj ĝi estis nomata Kaldrono de Dagda. Dagda ankaŭ havis grandan bastonon aŭ martelon tiel pezan, ke ĝi bezonis radojn. Ĉi tiu bastono povis mortigi kaj doni vivon. La bastono kaj kaldrono havas frapan similecon al tiuj de la antikva gaŭla dio, Sucellus.
Alia objekto, kiun li posedis, estis magia harpo konata kiel Uaithne. Dagda uzis la harpon por ŝanĝi la sezonojn kaj veteron. Kiam la fomorianoj ŝtelis lian magian harpon, Dagda kune kun Ogma kaj Lugh iris repreni ĝin. Ili trovis la harpon en halo de la fomoria tendaro. Kiam Dagda kantis sorĉon, la harpo flugis en liajn manojn, mortigante naŭ fomorianojn laŭ sia vojo.
Oni diris, ke Dagda mortis en la Dua Batalo de Mag Tuired, kaj tamen Dagda aperis dum la regado de Ailill kaj Medb, en la Sonĝo de Angus. Caitlín, la bukdenta edzino de Balor, morte vundis Dagda. Dagda ne nur vivis por sukcedi Lugh kaj regis Irlandon dum 80 jaroj antaŭ ol li finfine subiĝis al la malnova vundo.
Rilataj Informoj
Nomo
Dagda, Dagdha, Dagdae – "Bona Dio".
Eochaid Ollathair – "Eochaid la Ĉiopatro".
In Ruad Ro-Fhessa – "Ruĝa [aŭ Potenca] de Granda Saĝeco".





