Nestoro
Nestoro (Νέστωρ) estis la plej juna filo de Neleo kaj Ĥloris, filino de Amfiono. Li estis la frato de Pero, Periklimeno, kaj dek aliaj fratoj.
En sia juneco Nestoro partoprenis en bovidar-rabo kaj la milito kontraŭ Eliso. Li mortigis aŭ vundis cent virojn. Dum la funeraj ludoj okazigitaj por Amarinco, Nestoro gajnis ĉiun konkurson krom la ĉarkonkurso, kaj li estis venkita de la Molionoj.
Nestoro ankaŭ partoprenis en la milito kontraŭ la Centaŭroj dum la geedzeco de Peiritoo (Peirithous). Nestoro estis unu el la nuptaj gastoj, kune kun Tezeo kaj Peleo. Dum la Troja milito, Nestoro rememoris kiel li mortigis tri Centaŭrojn: Faeocomes, Ĥtonio kaj Teleboas. En la kalidonia porkĉaso, li apenaŭ eskapis viva de la porko, kaj li estis devigita grimpi sur arbon.
Nur Nestoro postvivis la militon inter sia patro kaj fratoj kontraŭ Heraklo. Nestoro tiam restis en Gerenio. Nestoro fariĝis reĝo de Mesenio, kun Piloso kiel sia ĉefurbo. Nestoro foje estis kunulo de Heraklo dum kelkaj el liaj aventuroj.
Nestoro daŭris regi dum tri generacioj. Kiam liaj filoj — Antiloĥo kaj Trasimedes — iris al Trojo kiel iamaj svatantoj de Heleno, Nestoro akompanis ilin kaj alportis naŭdek ŝipojn kun si. Nestoro estis la plej aĝa gvidanto kaj batalanto en Trojo.
Dum la foresto de Aĥilo de la batalado, la grekoj suferis de renverso de sorto. La trojanoj, helpitaj de Zeŭso kaj Apolono, kaŭzis la grekojn retiriĝi. Unu el liaj ĉevaloj estis mortigita en la retiriĝo. Diomedo estis la sola heroo kiu oferis helpon. Kune kun Nestoro veturanta la ĉaron, ili pelis la trojanojn reen kaj verŝajne mortigus Hektoron, se Zeŭso ne intervenus ĵetante tondroboltojn trifoje. Nestoro diris al la juna Diomedo ne kolerigi la dion, kaj reiris al la greka tendaro.
Plurfoje dum la Iliado, Homero rakontas la fruajn aventurojn de Nestoro en sia juneco. Dum la kverelo inter Aĥilo kaj Agamemnono, Nestoro provis trankviligi ambaŭ flankojn. Nestoro ankaŭ rememoris pri kiam li iris kune kun Odiseo kaj Ajako la Granda, kaj malsukcese provis konvinki Aĥilon reveni al la batalado.
Post la funebro de Hektoro, la trojanoj ricevis duan plifortigon de Memnono, gvidanto de la Etiopianoj. Memnono devigis la grekojn en retiriĝon. Denove la ĉevaloj de Nestoro estis aŭ mortigitaj aŭ vunditaj, sed tiufoje lia filo Antiloĥo venis al la helpo de sia patro. Tamen Antiloĥo ne estis egala al Memnono, kaj estis mortigita. Kiam Nestoro provis fronti sian malamikon, Memnono rifuzis batali kun maljuna viro.
Ĝenita de sia nekapablo venĝi sian filon, li vokis Aĥilon batali kaj venĝi Antiloĥon. Aĥilo batalis Memnonon en unuopa batalo kaj mortigis la novulon. Tamen tio estis la lasta tago de Aĥilo. Kiam Aĥilo pelis la trojanojn reen al la urbo, Aĥilo estis mortigita de sago pafita de la arko de Pariso. Estis Apolono kiu gvidis la sagon al la sola vundebla parto de Aĥilo, lia kalkano.
Laŭ la romia mitografo Higino, Antiloĥo estis mortigita de Hektoro, ne Memnono; Higino ne donis iujn detalojn pri Antiloĥo. Kaj laŭ Dares el Frigio, Pariso embuskis kaj mortigis Aĥilon kaj Antiloĥon ĉe la templo de la Timbrea Apolono (vidu Aĥilo pri liaj alternativaj morto-rakontoj).
Post la falo de Trojo, Nestoro revenis sekure hejmen kun sia alia filo, Trasimedes. Dek jarojn poste post sia reveno, li estis vizitita de Telemako, filo de Odiseo, kiu serĉis novaĵon pri sia patro. Nestoro diris al Telemako ke li ne vidis la patron de la juna viro de kiam li forlasis Trojan. Nestoro direktis Telemakon al la kortego de Menelao (Menelaüs), en Sparto.
Mi ne povis trovi iun referencon pri kiel Nestoro mortis, sed li verŝajne forpasis pro maljuna aĝo.
Ne longe post la morto de Nestoro la Heraklidoj konkeris la Peloponeson, inkluzive de Mesenio. La Heraklidoj dividis la Peloponeson inter si, kun Kresfonte, la filo de Aristomaĥo, ricevanta Mesenion. Vidu Heraklidoj en Mesenio.
Rilataj informoj
Nomo
Nestoro, Νέστωρ.
Rilataj artikoloj
Neleo, Kalidonia porkĉaso, Heraklo, Aĥilo, Kresfonte.
Troja milito, Odiseado, Heraklidoj.
Genealogio: Aeolidoj 1: Mesenio

