Glaŭko
Reĝo de Efiro (Korinto). Glaŭko (Glaucos, Γλαύκος) estis la filo de Sizifo kaj Merope, filino de Atlaso kaj Plejono (unu el la Plejadoj). Glaŭko estis la frato de Halmo, Ornitono kaj Tersandro. Li edziĝis al Eurimedo (Eurynome), filino de Nisa, kiu naskis al li Belerofonon kaj Deliadon.
Tamen. En la Katalogoj de Virinoj oni diris, ke Zeŭso malbenis Glaŭkon, probable pro la malamo de la dio al la patro de Glaŭko, tiel ke iu ajn infano, kiun li edukus (de sia edzino), ne estus lia propra. Estis la mardio Posejdono, kiu sekrete kuŝis kun la edzino de Glaŭko, kaj ŝi naskis Belerofonon al la dio.
Glaŭko estis fama pro sia kruelo, nutrante siajn ĉevalojn per homa karno. Lia rifuzo permesi al siaj ĉevalinoj reproduktiĝi kolerigis la diinon Afroditon, kiu igis ilin freneziĝi kaj piedpremi lin, antaŭ ol manĝi lian karnon, dum la funebraj ludoj de Peliaso.
Alia rakonto diris, ke la ĉevalinoj formanĝis lin post kiam li perdis ĉarvetkuron kontraŭ Iolao (Iolaus), nevo de Heraklo, ĉe la funebraj ludoj de Peliaso.
Rilataj Informoj
Nomo
Glaŭko, Glaucos, Glaukos, Γλαύκος.
Rilataj Artikoloj
Sizifo, Belerofono.
Genealogio: Eolidoj 2: Korinto.



