Niso kaj Skilo
Dum la kampanjo de Minoo kontraŭ Ateno, la kreta armeo atakis Megaron, regnon en la Korinta Istmo, kiu estis aliancita kun Ateno.
En la tempo de la sieĝo, la reĝo de Megaro estis Niso (Νἳσος), la filo de Pandiono, kiu antaŭe estis reĝo de Ateno. La patrino de Niso estis Pilia, filino de Pilas, reĝo de Megaro. Niso havis filinon nomitan Skilo (Σκύλλη).
Laŭ la legendo, Niso havis fadenon da purpura hararo sur sia kapo. Dum lia hararo restis sur lia kapo, Niso ne povis morti kaj ne perdus sian regnon al invadantoj. Sed la reĝo neniam suspektis perfidon de sia propra filino.
Skilo rigardis la sieĝantan armeon de la altaj muroj de Megaro. Kiam Skilo unue vidis Minoon, ŝi enamiĝis al la malamiko de sia patro. Skilo perfidis sian patron forŝirante la purpuran hararon el lia kapo, kio tuj mortigis lin. Kun la morto de Niso, la urbo Megaro kapitulacis al Minoo.
Tamen Minoo ne rekompencis Skilon pro ŝia perfido aŭ pro sia venko super Megaro. Minoo ligis la knabinon al la pruo de sia ŝipo per ŝiaj piedoj, tiel ke Skilo dronis.
Rilataj informoj
Fontoj
Biblioteko estis skribita de Apolodoro.
Metamorfozoj estis skribita de Ovidio.
Priskribo de Grekio estis skribita de Paŭzanio.
Libacioportantinoj estis skribita de Esĥilo.

