Katreo
Kreto estis dividita inter la du filoj de Minoo, Katreo (Κατρεύς) kaj Deŭkaliono (Δευκαλίων).
Deŭkaliono estis la patro de Idomeneo kaj filino nomita Kreto. Kreto verŝajne estis la eponimo de la insulo; tamen kelkaj diris, ke Kreto estis la filino de Eŭropo kaj Asterio. Deŭkaliono ankaŭ havis eksterleĝan filon nomitan Moluso. Laŭ la Odiseado, Deŭkaliono havis alian filon nomitan Aethon. Kiam Odiseo estis alivestita kiel almozulo en sia palaco, li prezentis sin al Penelopo kiel Aethon, kiu renkontis ŝian edzon antaŭ la milito.
Katreo havis nur unu filon nomitan Altaimeneso, kaj tri filinojn nomitajn Apemosyne, Klimeno kaj Aerope.
Katreo aŭ regis Kreton sole, aŭ la regno estis dividita inter li kaj lia frato Deŭkaliono. Katreo aŭdis de la orakolo, ke li mortos ĉe la mano de unu el siaj infanoj. Katreo provis teni tion sekreta, sed Altaimeneso aŭdis. Timante, ke li estos tiu, kiu murdos sian patron, Altaimeneso fuĝis al la insulo Rodo, prenante sian fratinon Apemosyne kun si. Altaimeneso fondis urbon en Rodo, kiun li nomis Kretinjo.
Dum la frato kaj fratino loĝis en Rodo, Hermeso perfortis Apemosynen, tiel ke ŝi gravediĝis. Kiam Altaimeneso vidis tion, li ne kredis ŝin pri kiu perfortis ŝin. Altaimeneso mortigis sian fratinon per piedbati Apemosynen ĝis morto.
Katreo ordonis al Naŭplio mortigi siajn aliajn du filinojn; anstataŭe Naŭplio edziĝis al Klimeno, kiu fariĝis la patrino de Palamedeso kaj Oiakso aŭ Oeax.
Naŭplio vendis la alian fratinon, Aeropen, al Atreo, la reĝo de Miceno. Atreo havis fraton nomitan Tiesto, sian arĥimalamikon kaj rivalon. Ŝia adulto kun Tiesto kondukis la du fratojn en konflikton, kaj komencis ciklon de perfortaj mortoj inter Atreo kaj Tiesto, ŝiaj infanoj kaj nepoj. Vidu Domo de Atreo.
Kiam Tezeo fariĝis vidvo, Katreo konsentis al la geedzeco de la heroo kun sia pli juna fratino Fedro. Tamen tiu geedzeco finiĝis en tragedio, kiam Fedro enamiĝis al sia duonfilo Hipolito, la filo de la Amazono Antiopo. (Legu pri Hipolito en la paĝo de Tezeo, en la sekcio pri Fedro kaj Hipolito.)
Kiam Katreo atingis maljunan aĝon kaj sciis, ke li mortas, Katreo iris al Rodo, kun la espero, ke lia filo Altaimeneso mortigos lin, por ke li sukcedu lin en Kreto.
Kiam la Kretanoj surteriĝis sur la insulo, Altaimeneso pensis, ke ili estas piratoj, do li gvidis siajn armitajn militistojn kontraŭ la invadantoj. Altaimeneso mortigis sian propran patron per ĵetlanco. Kiam Altaimeneso malkovris la veron, ke li ja mortigis sian propran patron, Altaimeneso preĝis por sia propra morto. La dioj respondis lian preĝon, kaŭzante, ke la tero glutu la funebroplenan Altaimeneson.
Kun la morto de Katreo kaj lia filo Altaimeneso, la nevo de Katreo Idomeneo fariĝis la reĝo de Kreto.


