Sizifo
Sizifo (Σίσυφος) estis la reĝo de Efiros (Korinto). Sizifo estis la filo de Aeolo kaj Enarete. Li estis la frato de Kreteo, Atamaso, Perieres kaj Salmoneo. Li edziĝis al Plejado nomata Merope kaj fariĝis la patro de Glaŭko (Glaucos), Ornitono, Tersandro kaj Almo.
Sizifo estis respondeca pri establado de la Istmaj Ludoj, okazigitaj honore al Melicerto, filo de Atamaso kaj Ino.
Sizifo estis fama pro sia ruzeco, kaj havis la reputacion esti la plej saĝa mortulo kiu iam vivis. Sizifo sukcesis reakiiri la bovidaron ŝtelitan de la ŝtelisto Aŭtoliko, kaj pro venĝo li perfortis la filinon de la ŝtelisto, Antiklean.
Plej multaj verkistoj diris ke Odiseo estis la filo de Sizifo, ne de la edzo de Antiklea, Laerto (Laertes), kio estas kial Odiseo estis tiel ruza pro sia rilato kun Sizifo kaj sia avo Aŭtoliko.
Tamen mi trovas ke Sizifo estanta la patro de Odiseo estas prefere duba, kaj nekonsekvenca kun la templinio. Ĉar Odiseo batalis en la Troja milito, Sizifo havis rektan posteulon: la likia gvidanto Sarpedono, kiu batalis sur la kontraŭa flanko. Sarpedono estis la pranepo de Sizifo. La nepo de Sizifo estis ankaŭ la heroo Belerofono, kiu estis samtempulo de Perseo. Do Sizifo ne povus esti la patro de Odiseo.
Kiam Zeŭso forrabis Eginon, filinon de la riverdio Asopo, kaj portis ŝin al la insulo nomata Oenoe aŭ Oenopia, ĝi tiam estis nomita laŭ Egino. Sizifo, kiu atestis la forrabon de Egino, diris al Asopo la lokon de sia filino. Kiam la riverdio provis iri post sia filino, Zeŭso devis forpeli Asopon per siaj tondroboltoj. Vidu Egino pri ŝia forrabo.
Kolerigita pro la interveno de Sizifo, Zeŭso sendis Tanaton, la dion de morto, post la ruzan reĝon. Sed dum iom da tempo Sizifo trompis morton. Sizifo ligis Tanaton en ĉenoj, do dum tempo neniu mortis. Zeŭso poste devis sendi Areon por liberigi Tanaton. Sed eĉ kiam Tanato portis Sizifon al la Submondo, Hadeso sendis lin reen al la surfaco, ĉar lia edzino Merope ne permesis la ĝustajn funerajn ritojn esti plenumitaj. Merope faris tion laŭ la ruzaj instrukcioj de Sizifo. Do Sizifo vivis ĝis maljuna aĝo antaŭ ol li mortis denove.
Zeŭso punis Sizifon en Tartaro, kie li devis eterne puŝi grandan rokon supren de monteto, nur por ke la roko rulu reen malsupren kiam li proksimiĝis al la pinto. Sizifo tiam devus denove puŝi la rokon supren. En la Odiseado Homero ne malkaŝis kial Sizifo estis punita.
Laŭ la Fabulae tamen Higino donis al ni malsaman kialon por lia puno. Estis malamikeco inter Sizifo kaj sia frato Salmoneo. Sizifo iris al la orakolo de Apolono en Delfo, serĉante scii manieron mortigi sian fraton. La orakolo respondis ke la infanoj de Tiro, la filino de Salmoneo, estos la instrumento de la morto de Salmoneo.
Do Sizifo seduktis aŭ perfortis Tiron. Tiro fariĝis graveda kun ĝemeloj. Tiro, lernante pri la profetaĵo de la orakolo, mortigis siajn proprajn filojn por malhelpi tion. Iliaj mortoj kaŭzis ke Sizifo agas kun malpieco, kio rezultis en Sizifo esti punita en Tartaro. Kio estis lia ago de malpieco, ne estas klara.
Eble la indico estas en la verko de Diodoro Sicula, Biblioteko de historio, kie Sizifo uzis sian lertecon en aŭgurado, per inspekto de siaj oferaj viktimoj, kaj malkovris ĉion kio okazos kaj malkaŝis tion al la homaro.
Rilataj informoj
Nomo
Sizifo, Sisyphos, Σίσυφος.
Fontoj
Odiseado estis verkita de Homero.
Katalogoj de virinoj eble estis verkita de Heziodo.
Olimpia VIII estis verkita de Pindaro.
Priskribo de Grekio estis verkita de Paŭzanio.
Fabulae estis verkita de Higino.
Biblioteko estis verkita de Apolodoro.




