Eolo
Eolo (Αἴολος) fariĝis reganto en Tesalio post sia patro. Eolo edziĝis al Enarete (Ἐναρετη), filino de Dejmako (Deimacus), kiu naskis al li filojn, kiuj fariĝis potencaj regantoj: Kreteo, reĝo de Iolko; Atamaso, reĝo de Orĥomeno en Beotio; Sizifo, reĝo de Efiros (Korinto); Salmoneo, reĝo de Salmonio en Eliso; kaj Perieres, reĝo de Mesenio.
Lia alia filo Deiono (Δηιών) fariĝis reĝo de Fokido. Li edziĝis al Diomede kaj estis la patro de Aktoro (Ἄκτωρ), Eneto, Asteropeja, Kefalo kaj Filako. Aktoro sukcedis sian patron sur la trono de Fokido.
La filino de Eolo, Kalike, naskis Endimionon (Ἐνδυμίων) al sia edzo Etlio (Aethlius), filo de Zeŭso aŭ de Eolo kaj Protogeneja, filino de Deŭkaliono. La filino de Eolo, Kanake (Κανακε), sinmortigis post kiam ŝi eksciis, ke ŝi faris incestun kun sia frato Makareo. Makareo ankaŭ sinmortigis.
Eolo estis ankaŭ la amanto de Hipo, filino de la Centaŭro Ĥejrono (Χείρων). Eolo estis la patro de Melanipo (Arne). Eolo estis mortigita de la filoj de Melanipo, pro venĝo pro la malbona traktado de ilia patrino. Vidu Melanipo.



