Akasto
Argonaŭto. Akasto estis la filo de Peliaso kaj Anaksibia aŭ Filomaĥo.
Akasto aliĝis al sia kuzo Jasono en la serĉo de la ora ŝafo. Kiam Medeo trompis liajn fratinojn murdi sian patron, Akasto forpelis Jasonon kaj Medeon en ekzilon pro kaŭzi la morton de sia patro. Li fariĝis reĝo de Iolko.
Ĉe la funebro de sia patro, Akasto invitis multajn heroojn de Grekio partopreni en la Ludoj, eble la plej grandaj iam ajn.
Kiam alia kunargonaŭto, Peleo, alvenis al Iolko, Akasto purigis Peleon pro la akcidenta mortigo de sia bopatro Eŭritiono dum la kalidona aproĉasado.
Dum Peleo restis kiel gasto en Iolko, Astidameja aŭ Hipolite, la edzino de Akasto, enamiĝis al la gasto de sia edzo kaj provis delogi Peleon. Peleo rifuzis ŝin, kaŭzante ŝin furioziĝi. Sekrete Astidameja diris al sia edzo, ke Peleo provis perforti ŝin. Ĉar la dioj malŝatis mortigi gaston, Akasto sekrete konspiris la morton de Peleo.
Li prenis Peleon al ĉasekspedicio. Dum Peleo dormis en la tendaro, Akasto ŝtelis la magian glavon de Peleo kaj kaŝis ĝin. Akasto tiam lasis la dormantan heroon senprotekta en la malamika teritorio de la Centaŭroj. Sed Peleo estis savita de amika kaj saĝa Centaŭro nomita Ĥejrono, kiu helpis lin reakiiri la glavon.
Peleo poste revenis al Iolko kun armeo kaj, helpata de la herooj Jasono kaj la Dioskuroj (Kastoro kaj Polideŭko), li kaptis Iolkon, tiam mortigis Akaston kaj lian mensogeman edzinon. La filo de Akasto, Tesalo, sukcedis sian patron (aŭ li eble estis filo de Jasono kaj Medeo) kaj regis Iolkon. Tesalo estis la eponimo de Tesalio.
Rilataj informoj
Nomo
Acastus, ´Ακαστυς.
Fontoj
Argonaŭtika, skribita de Apolonio de Rodiso.
Nemea V kaj Pita IV estis skribitaj de Pindaro.
Biblioteko kaj Epitomo estis skribitaj de Apolodoro.
Rilataj artikoloj
Peliaso, Jasono, Medeo, Peleo, Dioskuroj.
Argonaŭtoj, Ora ŝafo, Kalidona aproĉasado.
Genealogio: Aeolidoj 1: Tesalio

