Phylace
Classical
Filako (Phylace) estis tesalia urbo okcidente de la Pagasaa Golfo.
Filako, filo de la Eolido Deiono kaj Diomede, fondis Filakon kaj nomis la urbon laŭ si mem. Lia filo Ifiklo estis unu el la plej rapidaj kuristoj en la mondo. Ifiklo partoprenis en la serĉado kun Jazono, kiel Argonaŭto.
En la mito de Melampo, Filako kaptis la diveniston, kiu provis ŝteli liajn brutojn. Filako liberigis lin kiam Melampo kuracis lian filon de impotenco.
Ifiklo sukcedis sian patron. Liaj du filoj, Protesilao kaj Podarkeso, gvidis la Tesalianojn el Filako al Trojo.
Vidu la familian arbon de la Eolidoj en Filako.
Rilataj Informoj
Nomo
Filako, Φυλάκη.
Fondinto
Filako
Regantoj
Filako, Ifiklo, Protesilao.
