Tiro
Reĝo de Salmonio, en Eliso, Salmoneo (Σαλμωνεύς) estis la patro de Tiro (Τυρώ) de Alicidice, filino de Aleo (Aleus), reĝo de Arkadio. Ne longe post prenado de sia dua edzino, Sidero (Σιδηρώ), la filino de Salmoneo naskis ĝemelajn filojn, Neleon (Νηλεύς) kaj Peliason (Πελιάς), kaj lasis ilin morti en la arbaro. Ne kredante ŝian rakonton, ke Posejdono perfortis ŝin, li donis sian filinon al sia edzino Sidero, kiu kruele mistretis ŝin.
Kiam la du filoj atingis virecon kaj lernis siajn identecojn, kaj kiel Sidero traktis ilian patrinon, ili liberigis sian patrinon de ŝia turmentantino. Sidero fuĝis kaj prenis rifuĝon en la templo de Hero. Eĉ kvankam Sidero alkroĉis sin al la altaro aŭ statuo de Hero, Peliaso murdis Sideron. Per farado de tiu sakrilegio en ŝia templo, li gajnis la malamikecon de Hero. Estis tiu evento, kiu poste kaŭzus, ke Hero starigus Jazonon (li ankoraŭ ne naskiĝis) sur la vojon, kiu komencis la serĉadon de la Ora Ŝafo. La serĉado estis la rimedo por Hero puni Peliason. (Vidu Atamason, Peliason, Jazonon kaj la Argonaŭtojn pri la serĉado de la Ora Ŝafo.)
Salmoneo estis klare tute freneza, kiam li asertis esti Zeŭso. Li havis potojn ligitajn al la fino de sia ĉaro. Salmoneo pensis, ke la bruoj, kiujn li faris kiam li pelis sian ĉaron, sonis kiel tondro. Salmoneo ankaŭ havis ŝtonojn kun fulmo pentrita sur ili, kiujn li ĵetis al siaj civitanoj. Pro tiu blasfemo Salmoneo estis mortigita de vera tondrobato de Zeŭso.
Tiro edziĝis al sia onklo Kreteo (Κρηθεύς), reĝo de Iolko en Tesalio. Tiro naskis al li tri filojn: Aeson (Αἴσων), Amitaono kaj Fereso. Kiam ŝia edzo mortis, Aeson, estante la plej aĝa filo de Kreteo, devus heredi la tronon de sia patro. Tamen Peliaso, ŝia filo de Posejdono, kaptis la tronon kaj ĵetis sian duonfraton Aesonan en prizonon. Sed Aeson havis filon nomitan Jazono, kiu estis sub la prizorgo de saĝa Centaŭro nomita Ĥejrono.
La aliaj filoj de Tiro estis forpelitaj el Iolko. Fereso (Φέρης) fondis kaj regis la urbon Fereso. Amitaono (Ἄμυθαων) migris al Eliso kun siaj filoj: Melampo kaj Biaso. Poste Melampo kaj Biaso setlis en Argoso, kie ili dividis la regadon kun Proeto (Proetus).
Peliaso eĉ forpelis sian ĝemelan fraton Neleon, kiu ankaŭ unue iris al Eliso, poste al Mesenio, en la kortego de sia kuzo Afareo (Ἀφαρεύς). Afareo donis parton de sia regno al Neleo, kiu regis la urbon Piloso.
Rilataj informoj
Nomo
Salmoneo, Σαλμωνεύς.
Tiro, Τυρώ.
Kreteo, Κρηθεύς.
Fontoj
La Odiseado estis verkita de Homero.
Biblioteko estis verkita de Apolodoro.
Biblioteko de historio estis verkita de Diodoro Sikulo.
Eneido estis verkita de Vergilio.
Fabulae estis verkita de Higino.
Rilataj artikoloj
Aeolo, Peliaso, Neleo, Melampo kaj Biaso, Jazono.
Genealogio: Aeolidoj 1: Tesalio


