Neleo
Neleo (Νηλεύς) estis la filo de Tiro kaj Posejdono, kaj la ĝemela frato de Peliaso. Kiam Peliaso forpelis lin el Iolko, Neleo migris suden, kie li estis varme bonvenigita de sia kuzo Afareo.
Neleo ricevis la plejparton de la marborda tero en Mesenio de sia kuzo Afareo, kaj forpelis Pilason el la urbo Pilo. Neleo regis Pilon, kaj poste la tutan Mesenion, kiam lia kuzo mortis. Li havis multajn filojn (plejmulto de fontoj diris dekdu, sed Homero konis nur tri) kaj filinon, Peron.
Pero havis multajn svatantojn. Inter ili estis Biaso, lia nevo kaj frato de Melampo (Melampous). Tiuj du fratoj, kiuj ankaŭ estis Aeolidoj, estis la filoj de lia duonfrato Amitaono kaj Idomene. Neleo diris al la svatantoj de sia filino, ke la viro, kiu sukcesas ŝteli la bovedojn de Filako, reĝo de Filake, povos edziĝi al sia filino.
Melampo, kiu estis fama viziulo, helpis sian fraton gajni la manon de Pero akirante la bovedojn de Filako, resanigante la filon de Filako, Ifiklon (Ἴφικλος), de impotenco. Biaso edziĝis al Pero kaj ŝi naskis al Biaso filon nomitan Talao (Talaus).
Post la morto de Pero, Melampo kaj Biaso foriris al Argoso. Denove Melampo uzis sian potencon kiel viziulo por gajni parton de la regado de la regno kun Proeto.
Kiam Neleo rifuzis purigi Heraklon pro la murdo de Ifito, Heraklo poste kaptis Pilon kaj mortigis lin, same kiel ĉiujn krom lia plej juna filo Nestoro. Nestoro sukcedis sian patron sur la trono de Meseno.

