Skilo
La seskapa monstro, kiu loĝis ĉe la Markolo de Mesino.
Skilo (Σκύλλη) origine estis bela knabino, kiun amis minora maradio nomita Glaŭko. La sorĉistino Circo amis Glaŭkon, sed la maradio ne reciprokis ŝian amon. En ĵaluza kolero Circo verŝis unu el siaj miksaĵoj en la areon, kie Skilo kutime banis sin. Skilo estis transformita en monstron kun ses longaj koloj, kun la kapoj de malbelaj hundoj.
Laŭ Higino, Skilo naskiĝis monstro. Ŝi estis ido de Tifono.
La kaverno de Skilo estis sur la kontraŭa flanko de la markolo, kie grandega kirlo, la Ĥaribdo (Χάρυβδις), alportis kompletan detruon al iu ajn ŝipo velanta proksime.
Eskapi kaj Skilon kaj Ĥaribdon estis preskaŭ neeble. Se la ŝipo velis proksime de Skilo ili perdos maristojn, sed veli tro proksime de Ĥaribdo detruus la tutan ŝipon.
Tamen la Argonaŭtoj sukcesis pasi tra Skilo kaj Ĥaribdo pro la maradiino Tetiso. Ŝia edzo Peleo estis unu el la Argonaŭtoj.
En la Odiseado, Odiseo perdis ses el siaj viroj al Skilo la unuan fojon, kiam lia ŝipo pasis tra la markolo. Monaton poste Odiseo perdis sian tutan ŝipon kaj ŝipanaron kiam la dioj sendis fortajn ventojn, pelante lian ŝipon reen al la markolo. Ĉi-foje Ĥaribdo glutis lian ŝipon. Odiseo estis la sola supervivanto.
La kristana diro «inter la diablo kaj la profunda blua maro» fakte aludis al kaj originis el Skilo kaj Ĥaribdo.



