Geriono
Classical
Geriono estis la filo de Ĥrisaoro kaj la Oceaniidino Kalirhoe. Geriono estis la reĝo de Eritio (Kadizo), en Hispanio. Geriono estis viro aŭ monstro kun tri korpoj, kunigitaj ĉe la taliaĵo.
Geriono estis la posedanto de bovoj, kiujn prizorgis Eŭritiono, lia paŝtisto. Orto, du-kapa hundo, gardis ilin. Orto estis la ido de Tifono kaj Eĥidno, kaj estis proksime parenca al la pli fama hundo Cerbero.
Kiel unu el siaj laboroj, Heraklo devisis alporti la bovojn de Geriono. Heraklo mortigis Orton kaj la paŝtiston, kaj poste Gerionon mem.
Rilataj informoj
Nomo
Geryon, Γηρυών.



