Kako

Classical

Laŭ la roma mito, Kako estis la filo de Vulkano (Hefesto). Kako estis fajro-spira giganto.

Dum sia deka laboro, Heraklo pelis la bovojn de Geriono tra Italio kiam la heroo renkontis Kakon.

Kiam Heraklo pasis tra la loko, kiu fariĝus Romo, Kako ŝtelis kelkajn bovojn, tirante ilin per la vostoj en kavernon. Giganta ŝtonego blokis la enirejon. Heraklo malfacile trovis la mankantajn bovojn, ĝis li aŭdis unu el la bovinoj muĝi. Li forigis la ŝtonegon kaj mortigis Kakon.

Rilataj informoj

Nomo

Cacus.

Rilataj artikoloj

Kreita: 2000-Junio-1

Modifita: 2024-Aŭgusto-20