Cerbero
Cerbero estis la trikapa hundo, kiu gardis la pordegon al Hadeso. Laŭ la Teogonio, Hesiodo diris, ke Cerbero havis kvindek kapojn. Cerbero estis la monstra ido de Tifono kaj Ekidno.
Cerbero devis teni la mortintojn aŭ ombrojn for de la mondo de la vivantoj, kaj ankaŭ malhelpi la vivantojn eniri Hadeson.
Heraklo devis alporti Cerberon al la surfaco kiel la lastan el siaj laboroj. Hadeso permesis al Heraklo provi, sed sen armilo; Heraklo devis lukti kaj treni la hundon al Eŭristeo. Eŭristeo timeme ordonis al Heraklo resendi ĝin al ĝia mastro.
Cerbero permesis ankaŭ aliajn vivantojn pasi, ekzemple Tezeon kaj Peiritoon, aŭ Orfeon, kaj Psiken. Orfeo estis lasita pasi pro la muziko, kiun li ludis. Psike devis preni la ŝminkujon de Persefono. Cerbero lasis ŝin pasi ĉar Psike donis al la hundo dolĉajn kukojn.
Rilataj informoj
Nomo
Cerberus, Cerberos, Κήρβερος.
Rilataj artikoloj
Tifono, Ekidno, Hadeso, Heraklo, Tezeo kaj Peiritoo, Orfeo, Psike.
Vidu la Dekduan laboron de Heraklo.


