Eŭristeo
La filo de Perseo, Elektriono, regis Mikenon ĝis li verŝajne estis akcidente mortigita de sia nevo kaj bofilo Amfitriono. Stenelo prenis la tronon kiu devus aparteni al Amfitriono. Kiam la dio Zeŭso atendis la naskiĝon de sia filo Heraklo de Alkmeno, edzino de Amfitriono, la dio atendis ke lia filo regos kaj Mikenon kaj Tirinton. Zeŭso fanfaronis ke la posteulo de Perseo naskota tiun tagon regos Argolidon. La diino Hero, la ĵaluza edzino de Zeŭso, prokrastis la naskiĝon de Heraklo dum ŝi rapidigis la filon de Stenelo, Eŭristeon (Εὐρυσθεύς), por esti naskita unue. Tial Eŭristeo sukcedis sian patron al la trono prefere ol la propra filo de la dio.
Eŭristeo edziĝis al Antimaĥe kaj estis patro de Admeta aŭ Admete, kaj de kvar filoj — Aleksandro, Eŭribio, Ifimedono, Mentoro kaj Perimedo.
Eŭristeo naskiĝis malforta, ĉar Hero rapidigis lian naskiĝon, por ke li fariĝu la estonta reĝo anstataŭ sia kuzo Heraklo. Eŭristeo naskiĝis du monatojn premature. Ĉar li estis malforta, Eŭristeo fariĝis fifama malkuraĝulo. Li estis la ekzakta malo de sia heroa kuzo Heraklo, kiu gajnus glorojn kaj poste senmortecon.

Heraklo montras la Erimantan porkon al reĝo Eŭristeo
Desegnaĵo el greka vazo kun nigraj figuroj, 5-a jarcento a.K.
Museo Arqueológico Nacional, Madrido
Eŭristeo regis Mikenon kaj Tirinton. Heraklo devis plenumi la Dek du laborojn por Eŭristeo, por ekspi la murdon de siaj propraj filoj. Kiam Heraklo alportis la Erimantan porkon viva, Eŭristeo kaŝis sin en bronza vazo. Eŭristeo ankaŭ ordonis ke Heraklo montru ĉiujn estontajn sukcesajn taskojn (kun danĝeraj bestoj) ekster la muroj de la urbo. Vidu la kvaran laboron de Heraklo.
Eŭristeo neniam sentis sin sekura sur sia trono, eĉ kiam Heraklo servis lin en la Dek du laboroj. Poste Eŭristeo ekzilis Heraklon el Tirinto, timante ke la heroo eble volos la tronon por si.
Eĉ kun la morto de sia kuzo li ankoraŭ ne sentis sin sekura en sia regno, do Eŭristeo persekutis la aliajn postvivantajn infanojn de Heraklo. La infanoj de Heraklo ne povis resti en Traĥiso, ĉar Cejko estis tro malforta por defendi ilin. Iolao, nevo de Heraklo, estis ilia sola protektanto, kaj gvidis ilin al Ateno kiel petantoj.
Laŭ la tragedio de Eŭripido, Demofono, filo de la atena heroo Tezeo, estis reĝo de Ateno. Demofono konsentis helpi la Heraklidojn kiuj fakte estis liaj kuzoj, per sia armeo. Ili frontis kaj venkis la armeon de Eŭristeo ĉe Maratono. Miraklo estis atestita tiun tagon ĉar Iolao reakiiris sian junecon por unu tago dum tiu batalo; donaco de Hebe, la nova edzino de Heraklo. Estis Iolao kiu kaptis Eŭristeon kaj alportis la venkitan reĝon al sia avino Alkmeno, patrino de Heraklo. Estis Alkmeno kiu elŝiris la okulojn de Eŭristeo. (Vidu Heraklidoj por pli plena rakonto pri la infanoj de Heraklo kaj postaj posteuloj.)
La kuzoj de Eŭristeo, Atreo kaj Tiesto, la filoj de Pelopso, reĝo de Piso, sukcedis lin sur la trono de Mikeno. Vidu Domo de Atreo.
Rilataj informoj
Nomo
Eŭristeo, Εὐρυσθεύς.
Fontoj
Infanoj de Heraklo, verkita de Eŭripido.
Biblioteko, verkita de Apolodoro.
Priskribo de Grekio, verkita de Paŭzanio.
Pita IX estis verkita de Pindaro.
Rilataj artikoloj
Perseo, Proeto, Heraklo, Iolao, Hero.
Heraklidoj.
Genealogio: Domo de Perseo.





