Tantalo
Tantalo (Τάνταλος) estis la reĝo de Sipilo, en Lidio. Tantalo estis la filo de Zeŭso kaj Pluto, filino de Krono. Tantalo edziĝis al la Okeanido Diono, kaj estis la patro de Pelopso kaj de filino Niobo.
La dioj ofte invitis lin manĝi kun ili, aŭ li gastigis la diojn. Li estis unu el la malmultaj mortemuloj honorataj de la dioj, sed li malsaĝe kaj kruele volis testi ilian ĉiosciencon.
Dum la festeno, kiun li donis al la dioj, li mortigis sian filon Pelopson kaj servis la karnon de sia filo al la dioj. Ĉiuj krom Demetro rekonis homan karnon kaj estis naŭzitaj de la terura krimo.
Laŭ la beotia poeto Pindaro, lia krimo ne estis nur tiuj menciitaj supre, sed ankaŭ ke Tantalo misuzis siajn privilegiojn, provante dividi ambrozion kaj nektaron — la manĝaĵon kaj trinkaĵon de la dioj — kun siaj kunuloj.
Zeŭso tuj sendis sian filon al Tartaro. Lia puno estis, ke granda roko pendantis super lia kapo, dum li suferis grandajn dolorojn de eterna malsato kaj soifo, sed neniam povis kontentigi ilin. Tantalo estis devigita stari en baseno da akvo, kiu elfluis kiam li kliniĝis por trinki, kaj poste repletiĝis ĝis lia mentono kiam li stariĝis rekte. Ankaŭ unu sola branĉo de figoj pendantis super lia kapo, sed vento el nenie forblovis la frukton, ĉiam ĵus ekster lia atingopovo.
Pelopso estis restarigita al sia vivo kaj vivis kiel reĝo en Piso, sed lia vivo apenaŭ estis senkulpa, kiam li faris murdon, eterne timante la malbenon pro la murdo, kiun li faris. Pelopso tamen sukcesis eskapi la malbenon, kiu disŝirus la familion de liaj filoj kaj posteuloj. (Vidu Pelopso por lia rakonto.)
Lia filino Niobo alportis la detruon de sia familio kaj sian propran falon, kiam ŝi lasis sian bonan sorton kaj malsaĝan fieron venki ŝin, kiam ŝi fanfaronis kaj defiis la diojn. (Vidu la Koleron de la ĉielo, pri la malsaĝeco de Niobo.)
Rilataj informoj
Nomo
Tantalo, Tantalus, Tantalos, Τάνταλος – tantalizi
Fontoj
La Odiseado, verkita de Homero.
Nostoi ("La Revenoj") estis parto de la Epika Ciklo.
Olimpia I estis verkita de Pindaro.
Priskribo de Grekio estis verkita de Pausanias.
Biblioteko estis verkita de Apolodoro.
Fabulae estis verkita de Higino.
Rilataj artikoloj
Pelopso, Niobo, Atreo, Tiesto.
Genealogio: Domo de Pelopso.





