Dekdua laboro (Cerbero)
Por la dekduda laboro Heraklo devis iri al Hadeso kaj preni Cerberon. Cerbero estis tri-kapa hundo kun serpenta kapo ĉe la fino de sia vosto. La terura hundo gardis la pordegojn de Hadeso, por teni la mortintojn en la Submondo. Cerbero estis idaro de Tifono kaj Eĥidno.
Por eniri la mondon de la mortintoj, Heraklo devis trapasi la Misterajn ritojn plenumitajn de Eŭmolpo en Eleŭsis. La rito estis por purigi Heraklon pro la murdo de la centaŭroj. Laŭ Diodoro Sikulo, estis la diino Demetro mem, kiu plenumis la purigon. Heraklo tiam devis vojaĝi al Tainaron en Lakonio, kie estis eniro al la Submondo.

Heraklo kaj Cerbero (Eŭristeo kaŝiĝanta en la bronza kruĉo, denove)
Hidrio trovita en Cairéa, 530-525 a.K.
Muzeo de la Luvro, Parizo
Heraklo renkontis Hermeson, kiu ofertis gvidi lin en la Submondon. La plej multaj el la ombroj (animoj) fuĝis de Heraklo, ĉiuj krom la heroo Meleagro kaj la Gorgono Meduzo. Heraklo atakus Meduzon per sia glavo, sed Hermeso certigis la heroon, ke la Gorgono estas sendanĝera tie.
Heraklo ankaŭ savis sian amikon kaj kuzon Tezeon, eltirante lin de la Seĝo de Forgeso. Hadeso starigis kaptilon por Tezeo kaj lia amiko Pejritoo, kiam ili planis forrabi Persefonon, la kunulinon de Hadeso. Heraklo ne povis savi Pejritoon; Heraklo devis lasi Pejritoon malantaŭe.
Li lukis kun Menoetes, la bovisto de la bovoj de Hadeso, kiam Heraklo mortigis unu el la bovoj. Heraklo volis uzi la sangon de la bovo por paroli al la mortintoj. La ripoj de Menoetes aŭdeblis kraki inter la brakoj de Heraklo. Heraklo mortigus Menoetes, se Persefono ne petus la heroon ŝpari la boviston de sia edzo.
Kun la permeso de Hadeso, Heraklo rajtis preni Cerberon, kondiĉe ke li faru tion sen uzo de armilo. Heraklo devis luki kaj treni la hundon al la mondo de la vivantoj, kaj al Tirinto antaŭ Eŭristeo. Eŭristeo, terurigita de la inferhundo kaj vidante, ke lia kuzo plenumis ĉiujn siajn taskojn, donis unu lastan komandon al la heroo: sendi la hundon reen al la Submondo.
Kelkaj diris, ke Heraklo lukis kun Hadeso mem, sed tio eble estas konfuzita kun la rakonto de Admeto kaj Alkesto, kie Heraklo lukis kun Tanato, la dio de morto.






