Kvina laboro: la stalo de Aŭgejas
Kolera al Heraklo pro forkurado serĉante novan aventuron kun la Argonaŭtoj, Eŭristeo decidis, ke la kvina laboro estus la plej humiliga el liaj taskoj: purigi la stalon de Aŭgejas en unu sola tago.
Aŭgejas estis la reĝo de Eliso, kaj li posedis la plej grandan bovedaron. Heraklo volis dekonon de la bovedoj kiel pagon por purigi la stalon. Aŭgejas facile konsentis, ne kredante, ke estas eble fari tion en unu sola tago.

Heraklo purigante la stalon de Aŭgejas (Atena maldekstre)
Metopo el la templo de Zeŭso, 460 a.K.
Arkeologia Muzeo, Olimpio
La tasko estis enorma, pro la nombro de staloĉeloj, same kiel la nura grandeco de la konstruaĵo. Heraklo kompletigis tiun taskon deturnante la akvon de la riveroj Alfeo kaj Peneo flui tra la stalo.
Tamen Aŭgejas rifuzis honori sian interkonsenton, ĉar la reĝo eksciis, ke la heroo plenumas unu el la laboroj por Eŭristeo. Nur Fileo, la plej aĝa filo de Aŭgejas, subtenis Heraklon, petante sian patron ne rompi sian promeson al la heroo. Aŭgejas kolere ekzilis sian filon el Eliso. Fileo forlasis la urbon Eliso kaj setliĝis en Dulikio.
Kolera pro esti trompita pri sia promesita pago, Heraklo ĵuris militi kontraŭ Eliso kiam li estus liberigita de siaj servoj kun Eŭristeo. Aŭgejas, rimarkante, ke li faris potenca malamikon, aliancigis sin kun la generalo Amarinceo kaj la Molionoj, la nevoj de Aŭgejas. Vidu la Militojn en la Peloponeso.
Denove, Eŭristeo rifuzis kalkuli tion kiel laboron. Eŭristeo diris al Heraklo, ke li devas fari iun ajn laboron sen pago. Tial Heraklo devis fari alian ekstra taskon.
Deksamenos, reĝo de Oleno (en Arkadio aŭ Aĥajo?), gastigis Heraklon kiel sian gaston. Dum li estis ĉe la kortego en Oleno, la Centaŭro Eŭritiono provis devigi Mnesimaĥon, filinon de Deksamenos, edziniĝi al li. Heraklo repagis sian gastiganton mortigante Eŭritionon.
Rilataj informoj
Fontoj
Biblioteko estis skribita de Apolodoro.
Priskribo de Grekio estis skribita de Paŭzanio.
Argonaŭtika estis skribita de Apolonio de Rodiso.






