Gorgonoj
La Gorgonoj, Γοργόνες, estis eble la plej strangaj el la monstroj kiuj aperis en klasika mitologio.
Ili estis flugilhavaj virinoj kun serpentoj sur la kapoj anstataŭ haroj. Unu sola rigardo al ilia terura vizaĝo turnus ajnan estaĵon, mortulan aŭ senmortan (krom la dioj), en ŝtonon. Ili povis esti vidataj sekure nur tra reflekta surfaco kiel spegulo, polurita metalo, aŭ akvosurfaco.
Du el la Gorgonoj, nomitaj Steno kaj Eŭriale, estis la senmortaj idoj de Forkiso kaj Keto. La Gorgonoj estis la fratinoj de la Graeae, kaj eble de Eĥidno kaj Ladono.
Laŭ la Kiprio (Epika Ciklo), la Gorgonoj loĝis ĉe Sarpedono, roka insulo en Oceano.
Nur Meduzo estis mortema; ŝi estis la sola kiun la heroo Perseo povis mortigi.
Meduzo antaŭe estis bela junulino kiun Atena turnis en Gorgonon kiam la diino trovis ke Posejdono seduktis la malfeliĉan junulinon en ŝia templo.
Perseo senkapigis Meduzon kiel unu el siaj serĉadoj por la malbona Polidekteso. La flugilhava ĉevalo Pegazo naskiĝis el la sango de Meduzo kiu falis en la maron. Iom da la sango ankaŭ falis sur la teron, kaj el ĝi naskiĝis Ĥrisaoro. El ŝia sango kiu falis sur la sablojn de la libia dezerto, Meduzo estis la patrino de la dezertaj serpentoj.
Eĉ mortinta, Meduzo havis la kapablon turni homojn aŭ aliajn estaĵojn en ŝtonon. Perseo savis sian estontan edzinon Andromedon turnante la mar-monstron Keton en ŝtonon. Li ankaŭ turnis la onklon de Andromedo kaj liajn sekvantojn en ŝtonon, kaj poste Polidekteson.
Alia viktimo de Meduzo eble estis la Titanido Atlaso. La dioj punis Atlason devigante lin porti la pezon de la ĉielo sur siaj ŝultroj. Kompatante la Titanidon, Perseo turnis Atlason en ŝtonon tiel ke li fariĝis la monto Atlaso, monto en nordokcidenta Afriko. Tiu mito konfliktiĝis kun Atlaso renkontanta alian heroon, Heraklon, posteulon de Perseo, kelkajn generaciojn poste.
Post la aventuro de Perseo, la heroo donis la kapon de Meduzo al Atena kiu uzis la haŭton sur sia egido. La sango de Meduzo havis laŭdire grandan sanigan povon. Asklepio uzis la sangon por revenigi iun kiu mortis, reen al vivo.
Laŭ la 1-ajarcenta historiisto Diodoro Sicula, la Gorgonoj ne estis monstroj; prefere ili apartenis al raso de virinaj militistoj, similaj al la Amazonoj, kiuj loĝis en Libio. Ili estis malamikoj de la Amazonoj loĝantaj en Libio, kaj de la Atlantianoj, iliaj najbaroj. Iasence ili estis Amazonoj, sed de malsama tribo ol la Amazonoj. La Amazonoj sub reĝino Mirina venkis la Gorgonojn.
Kvankam la Gorgonoj estis subigitaj, ili reakiiris sian potencon kiam Meduzo regis kiel ilia reĝino, dum la tempo kiam Perseo kampanjis en Libio. Perseo mortigis Meduzon kaj venkis la Gorgonojn kun ilia armeo. Kelkajn generaciojn poste Heraklo tute detruis la Gorgonojn dum sia 10-a laboro (preni la bovidaron de Geriono).



