Ĥimero

Classical

Ĥimero estis fajrospiranta monstro, kiu loĝis en la montoj ĉirkaŭ Likio. Ĥimero estis alia monstra ido de Tifono kaj Ekidno. Ĥimero havis la kapon kaj korpon de leono, la krurojn de kapro, kaj serpenton anstataŭ voston. Kelkaj bildoj de la Ĥimero montras, ke ŝi havis ankaŭ kapran kapon kune kun la leona.

Iobates, reĝo de Likio, ricevis mesaĝon de sia bofilo, reĝo Proeto de Tirinto, ke li mortigu Belerofonon, ekzilitan korintan princon. La dioj malŝatis gastiganton, kiu mortigas gaston, do Iobates decidis sendi Belerofonon al morto, petante la heroon mortigi por li la monstron Ĥimeron.

Ĥimero

Ĥimero
Bronza statuo, 4-a jarcento a.K.
Arkeologia Muzeo, Florenco

Por eviti la fajron de Ĥimero, Belerofono akiris kaj malsovaĝigis Pegazon, la flugilhorson. Belerofono povis mortigi Ĥimeron per pafarko kaj sagoj el sekura distanco de la monstro.

Vidu Belerofono pri liaj aliaj aventuroj.

Rilataj informoj

Nomo

Chimaera, Chimera, Χίμαιρα.

Rilataj artikoloj

Kreita: 2000-Junio-1

Modifita: 2024-Aprilo-23