Grifo (Gripono)
La Grifo aŭ Gripono estis grandega estaĵo kun la kapo kaj flugiloj de aglo, sed la korpo kaj malantaŭaj kruroj de leono.
Ekzistas nur kelkaj referencoj al grifoj en greka mitologio. La greka historiisto Herodoto asertis, ke ili venis el la lando de la Hiperboreanoj. La grifoj plej verŝajne havis azian originon.
En sia dramo Prometeo katenita Esĥilo menciis la grifojn kun iliaj akraj bekoj. Esĥilo diris, ke la grifoj loĝis ĉirkaŭ la rivero ruliĝanta oron kune kun la hundoj de Zeŭso kaj la rajdantaj unuokulaj Arimaspoj. La geografo Paŭzanio raportis, ke la grifoj estis viditaj gardi siajn orstokejojn kontraŭ la ŝtelantaj unuokulaj Arimaspoj, iliaj najbaroj.
Ekzistas multaj bildigoj de grifoj en pentraĵoj, kaj en bronzepoka Kreto kaj Grekio, kaj en klasika Grekio. En la minoa civilizacio (bronzepoko) trovitaj estas sigeloj, kie nuda virino aŭ diino tenis grifon per la orelo. Tiu diino estis konata kiel la Mastro de Bestoj, poste identigita kun Artemiso, diino de ĉasado kaj sovagaj estaĵoj.
La Grifo reaperis en mezepokaj legendoj; ili ofte estis uzataj sur heraldikaj standardoj kaj blazonoj.
Rilataj informoj
Nomo
Griffin, Gryphon, Γρὓπης.



