Tejreziaso
Tejreziaso (aŭ Tiresias; Τειρεσίας) estis la fama blinda aŭguristo el Tebo. Tejreziaso estis la filo de Evereso kaj la nimfo Ĥariklo. Sur la flanko de sia patro, Tejreziaso estis la posteulo de Udaeo, unu el la originalaj Spartoj.
Ekzistas kelkaj versioj pri kiel li fariĝis blinda kaj kiel li gajnis la duan vidon aŭ profetajn donacojn.
Laŭ unu versio, Tejreziaso naskiĝis kun la donaco de antaŭdiro. La dioj timis ke Tejreziaso vidos tro multe da tio kion la dioj volis teni kaŝita. Do la dioj forprenis lian vidkapablon, senigante la aŭguriston de fizika vizio.
Laŭ la poemo Bano de Palaso de Kalimako, la juna Tejreziaso hazarde vidis Atenan bani sin. Atena tuj frapis Tejreziason blinda, sen pensi. Tio ĉagrenis Ĥariklon, kiu estis la preferata kunulo de Atena. Por kompensi la perdon de vizio de Tejreziaso, Atena donis al li plurajn donacojn.
Atena donis al li duan vidon (la donacon de profetaĵo) kaj, laŭ Apolodoro, la kapablon kompreni la parolon de birdoj. Li ankaŭ ricevis nenature longan vivon, kiu daŭris pli ol 7 generaciojn (li vivis en la tempo de Kadmo ĝis la tempo de la Epigonoj). Kaj post lia morto, li ankoraŭ havus la kapablon reteni sian memoron kaj sian duan vidon, kiam li loĝus en la Submondo.
Laŭ la pli populara versio de Hesiodo kaj Ovidio, la juna Tejreziaso estis en la kamparo ĉe la piedo de monto Kiterono kiam li renkontis du serpentojn kunigantajn. Per sia stango, li mortigis la inan serpenton, kio kaŭzis ke li transformiĝu en junan virinon. Dum sep jaroj, li vivis sian vivon kiel virino. Tiam li renkontis la samajn serpentojn kaj estis transformita reen en viron.
Zeŭso kaj Hera havis argumenton pri kiu havas la plej grandan plezuron en seksa interrilato, viro aŭ virino. Zeŭso mokis Heran dirante ke la virino havis pli da plezuro ol viro. Hera havis la kontraŭan opinion.
Por pruvi sian punkton, ili iris vidi Tejreziason, kiu havis sekson kiel viro kaj virino. Tejreziaso diris al ili ke virino havis pli da plezuro dum interrilato ol viro. Komparante al skalo de dek, virinoj ĝuas sekson naŭ el dek, kompare kun viro unu el dek.
Kiam ŝi perdis la argumenton, ŝi ankaŭ perdis sian temperon, do ŝi estis rapida kun sia puno. Hera frapis Tejreziason blinda. Zeŭso, kompatante la junan blindan viron, donis al Tejreziaso la donacon de dua vido kaj etendis lian vivon, pli longan ol la plej multaj mortuloj (sep generacioj de la tempo de Kadmo ĝis tiu de la Epigonoj).
Dum la regado de Penteo, Kadmo kaj Tejreziaso kredis ke Dionizo, la alia nepo de Kadmo, estas dio kaj aliĝis al la dionizia revelado. Tejreziaso avertis Penteon pri la konsekvencoj de opozicio al la juna dio. Penteo ignoris lian teruran averton, rezultante ke lia patrino kaj onklinoj disŝiris lin. (Vidu Penteo, Infanoj de Kadmo kaj Dionizo)
Tejreziaso klarigis la konfuzon pri kiel Alkmeno perdis sian virgecon al Zeŭso, kiu estis en la formo de ŝia edzo (Amfitriono) kaj gravediĝis de Heraklo.
Estis dum la regado de Edipo ke li malkaŝis ke la reĝo murdis sian propran patron kaj faris incestojn edziĝante al sia patrino. Vidu Edipo.
En la milito kontraŭ Argoso, Tejreziaso diris al Eteoklo kaj Kreono ke Tebo povas nur gajni la militon se ili oferus Menoekeon al la militdio Areo. Menoekeo estis la filo de Kreono. Kreono rifuzis, sed Menoekeo aŭdis pri la profetaĵo de la aŭguristo kaj oferis sin sur la altaro de Areo, por savi Tebon. Vidu Sep kontraŭ Tebo.
En la dua milito de Tebo kontraŭ Argoso, kiam Tebo falis al la filoj de sep argivaj gvidantoj, Tejreziaso mortis dum fuĝado el la urbo. Vidu la Epigonoj.
Laŭ alia fonto, Tejreziaso fuĝis al Kolofono, urbo en Malgrandazio, kie li mortis. Laŭ la Nostoi («La revenoj») el la Epika Ciklo, post la Troja milito, du lapitaj gvidantoj, Polipoeto kaj Leonteo, kune kun la aŭguristo Kalkaso, migris al Kolofono kaj enterigis la korpon de Tejreziaso.
Eĉ en morto, Tejreziaso retenis sian memoron kaj sian donacon de profetaĵo. En la Odiseado de Homero, laŭ la konsilo de Circe, Odiseo devis eniri la Submondon kaj paroli al la blinda aŭguristo, Tejreziaso.
Tejreziaso diris al Odiseo kial Posejdono persekutas lin, kaj diris al li kiel pacigi la mardion. Tejreziaso avertis la heroon ne manĝi la Brutojn de la sundio Helio sur la insulo Trinakio, se li volas reveni hejmen. Tejreziaso ankaŭ antaŭdiris la morton de Odiseo.
Vidu la Odiseadon.
Tejreziaso havis filinon nomatan Manto kiu ankaŭ estis talentplena aŭguristino. De la argiva Alkmeono, filo de la militisto-aŭguristo Amfiaro, ŝi naskis Amfiloĥon. Ŝi havis alian filon nomatan Mopso, kies patro estis aŭ Rakio aŭ la dio Apolono.
Rilataj informoj
Nomo
Tejreziaso, Tiresias, Τειρεσίας.
Fontoj
La Odiseado estis verkita de Homero.
La Melampodia eble estis verkita de Hesiodo.
Biblioteko estis verkita de Apolodoro.
Metamorfozoj estis verkita de Ovidio.
La Bano de Palaso estis verkita de Kalimako.
Rilataj artikoloj
Kadmo, Penteo, Dionizo, Edipo, Odiseo.
Atena, Zeŭso, Hera.
Domo de Tebo, Sep kontraŭ Tebo, Epigonoj, Odiseado.
Genealogio: Domoj de aŭguristoj kaj Domo de Tebo.


