Koronido
Koronido estis la filino de Flegiaso (Φλεγύας), la reĝo de Tesalio. La dio Apolono amis ŝin.
Dum ŝi estis ankoraŭ graveda de la infano de Apolono, ŝi prenis morteman amanton nomitan Iŝiso (Ἴσχυς). Novaĵo pri ŝia malfideleco atingis liajn orelojn de blanka birdo nomita korvo. La korvo estis la mesaĝisto de la dio. Dum Apolono aŭskultis la korvon, li estis superita de kolero kaj ĵaluzo. Apolono unue punis la klaĉulon transformante la blankajn plumojn de la korvo al peĉnigra. La dio poste metis la korvon en la ĉielon kiel la konstelacion Korvo (Corvus), kiel averton, ke la dioj ne ŝatas klaĉulojn.
Apolono tiam serĉis la amantojn kaj mortigis Iŝison. Apolono aŭ lia fratino Artemiso mortigis la gravedan Koronidon. Apolono komencis bedaŭri la mortigon de Koronido dum la fajro brulis sur ŝia funebra brulstako. Apolono savis la nenaskitan infanon, filon, kiun li nomis Asklepio.
Apolono sendis sian bebon al Ĥejrono, kie Asklepio estis edukita. Asklepio, kiel sia patro, fariĝis granda resaniganto. Vidu Asklepio.



