Kireno
Kireno (Κυρήνη) estis la filino de Hipseo, lapita reĝo en Tesalio. Ŝi estis fama pro sia beleco kaj forto. Ŝi verŝajne estis akompanantino de Artemiso, kaj ŝi estis renoma pro sia lerteco en ĉasado. Ŝi ĉasis en la regiono de monto Peliono kiam Apolono ekamis ŝin, vidante ŝin lukti kontraŭ leono.
Apolono forportis la nimfon trans la maron al Libio, kie la dio delogis ŝin. Kireno naskis filon nomitan Aristajo (Aristaeus), kiu fariĝis minora agrikultura dio, kaj Idmonon, kiu estis militista viziulo kaj Argonaŭto. Apolono donis al Kireno longan vivon kiel kompenson pro la forpreno de ŝia filo.
En Libio oni diris, ke ŝi fondis urbon nomitan Kireno. Ŝi estas la temo de la odo de Pindaro (Pita IX).
Vidu Domo de la Lapitoj por la genealogia arbo.
Rilataj informoj
Nomo
Cyrene, Κυρήνη.
Fontoj
Pita IX estis skribita de Pindaro.
Rilataj artikoloj
Artemiso, Apolono, Aristajo, Idmono.
Genealogio: Domo de la Lapitoj.


