Elektro

Classical

Elektro (Ἠλέκτρη) estis la longsuferanta heroino de nombro da atenaj tragedioj. Ŝi aperis en la 2-a teatraĵo de la tragedio de Esĥilo titolita Portantinoj de libacioj. Poste ekzistas du aliaj teatraĵoj ambaŭ portantaj ŝian nomon — unu verkita de Sofoklo kaj la alia de Eŭripido; ambaŭ traktas la saman eventon kiel Portantinoj de libacioj.

Ŝi estis filino de Agamemnono kaj Klitemnestro. Elektro estis ankaŭ la fratino de Ifigenio kaj Oresteo; ŝi estis la meza infano. Foje Ĥrisotemiso estis menciita kiel la fratino de Elektro. Tamen kelkaj diris ke Ifigenio estis la filino de Tezeo kaj Heleno. Heleno estis tro juna tiutempe, do Klitemnestro edukis Ifigenion kiel se la knabino estus ŝia propra filino. Homero nomis ŝin Laodike, dum Ifigenio estis nomata Iphianassa.

Oresteo kaj Elektro

Oresteo kaj Elektro
Romia marmora statuo, 100 p.K.

Ŝia frato Oresteo estis nur bebo kiam Agamemnono oferis ŝian fratinon Ifigenion al la diino Artemiso por gajni favorajn ventojn, por ke la ŝiparo povu veli al Trojo. Estis verŝajne pro la morto de Ifigenio ke ŝia patrino konspiris kun Egisto, kuzo kaj malamiko de Agamemnono. Egisto fariĝis la amanto de ŝia patrino kaj ili planis mortigi Agamemnonon je lia reveno.

Agamemnono ne revenis al Mikeno ĝis dek jaroj poste. Kiam Egisto kaj Klitemnestro murdis Agamemnonon, timante por la vivo de sia frato, Elektro prudente sendis Oresteon, kiu estis dekjara, al sia onklo Strofio en Fokido.

Kiam Oresteo atingis plenkreskecon, li serĉis la orakolon en Delfo kie Apolono informis Oresteon ke li devas venĝi sian patron, ne nur mortigi Egiston, sed ankaŭ sian propran patrinon.

Oresteo sekrete revenis al Mikeno kun Pilado, sia duonfrato, kie li serĉis sian fratinon. Depende de kiujn versiojn vi eble legis, Elektro pasive instigis sian fraton venĝi sian patron, kio inkluzivis mortigi sian patrinon, sed en unu versio Elektro estis pli agresema, kaj eĉ helpis sian fraton doni mortigan baton al Klitemnestro.

Vidu Oresteo en la Domoj de Argolido.

Laŭ la tria teatraĵo de Esĥilo, Eŭmenidoj, la Furioj (Erinies) infliktis frenezon sur Oresteon pro murdo de sia patrino, kaj li vagis ĉirkaŭ Grekio ĝis li estis juĝata kaj absolvita en Ateno. Elektro ne ludis rolon en la Eŭmenidoj.

Laŭ alia teatraĵo de Eŭripido, titolita Oresteo, ilia avo Tindareo, reĝo de Sparto, arestis Oresteon kaj Elektron. Tindareo volis justecon por la morto de sia filino, kaj liaj nepoj estus ekzekutitaj, sed ili eskapis. Oresteo kaj Elektro estus mortigintaj Helenon, sed Zeŭso savis sian filinon, kaj Heleno fariĝis senmorta. Malsukcesinte tion, ili kaptis Hermionon, filinon de Menelao kaj Heleno, tenante sian kuzinon kiel ostaĝon. Apolono tamen intervenis. Hermiono estis liberigita. Apolono ordonis al Oresteo iri en ekzilon unu jaron, kie estis aludite ke Oresteo estos juĝata kaj absolvita en kortumo en Ateno kiel en la Eŭmenidoj de Esĥilo.

Kiam Oresteo revenis el la Taŭrika regno, Elektro pensis ke ŝia fratino Ifigenio oferis sian fraton al la diino Artemiso. Elektro blindigus sian fratinon per brulstango se Oresteo ne alvenus ĝustatempe por savi Ifigenion.

Elektro edziĝis al sia kuzo Pilado, duonfrato de Oresteo. Elektro estis la patrino de Medono kaj Strofio.

Rilataj informoj

Nomo

Elektro, Elektra, Ἠλέκτρη.
Laodike.

Fontoj

La Odiseado, verkita de Homero.

Portantinoj de libacioj kaj la Eŭmenidoj estis verkita de Esĥilo.

Elektro, verkita de Sofoklo.

La sekvaj verkoj estis verkita de Eŭripido:
   Ifigenio inter la Taŭroj.
   Oresteo.
   Elektro.
   Andromaĥe.

Fabulae estis verkita de Higino.

Kreita: 2003-Junio-22

Modifita: 2024-Aprilo-21