Oresto

Classical

Venĝo kaj frenezo

Oresto estis la reĝo de Argoso kaj Sparto, kaj la filo de Agamemnon kaj Klitemnestro. Oresto (Ὀρέστης) estis frato de Ifigenio, Elektro kaj Ĥrisotemis.

Estas pluraj varioj pri kio okazis post la morto de Agamemnon, malsamaj de la teatraĵoj de Esĥilo — kiel Oresto venĝis sian patron kaj kio okazis al Oresto.

Dum ok jaroj Strofeo, la reĝo de Fokido, edukis Oreston. Oresto amikiĝis kun Pilado, filo de Strofeo. Kiam Oresto konsultis la orakolon en Delfo, li estis dirita venĝi la morton de sia patro mortigante Egiston (Aigisthos) kaj sian patrinon.

Oresto mortiganta Egiston

Oresto mortiganta Egiston
Amforo kun nigraj figuroj, 5-a
jarcento a.K.
Brita Muzeo, Londono

Devigita en dilemon, Oresto revenis al Argoso kun Pilado, kie li rekuniĝis kun sia fratino Elektro (Ἠλέκτρη). Elektro helpis lin decidi sekvi la instrukciojn de la orakolo. Kun Pilado li murdis Egiston kaj, malgraŭ petegoj pri kompato de sia patrino, Oresto ankaŭ mortigis Klitemnestron.

La Furioj (Erinjoj) tuj afliktis Oreston per frenezo pro murdo de sango-parenco, sia patrino. Kvankam Klitemnestro planadis kun sia amanto murdi la patron de Oresto, ŝi ne fakte mortigis lin. Eĉ se Oresto ne murdus sian patrinon, li ankoraŭ estus afliktita per frenezo de la Erinjoj pro ne plene venĝi la morton de sia patro. Tia estis la dualeco de la naturo de la Erinjoj.

Post vagi de loko al loko, li denove serĉis helpon de Delfo. Apolono sendis lin al Ateno por esti juĝata de la atenana ĵurio, prezidata de la diino Atena. Kvankam la ĵurio estis egale dividita pri lia kulpo aŭ senkulpeco, Atena decidis senkulpigi Oreston pro murdo. Por malebligi al la Erinjoj daŭre persekuti Oreston kaj por restarigi lian sanecon, ŝi enkondukis la kultadon de la Erinjoj en Ateno.

La Erinjoj (Furioj) tiam fariĝis konataj kiel la Eŭmenidoj, kio signifas la «Bonkoraj».

Sofoklo kaj Eŭripido ambaŭ ankaŭ verkis teatraĵojn titolitajn Elektro. Laŭ la teatraĵo de Sofoklo, Elektro atendis ekstere dum Oresto murdis sian patrinon. Laŭ Eŭripido, Elektro prenis multe pli agreseman rolon, instigante lin kaj aktive helpante sian fraton mortigi sian patrinon.

Laŭ alia teatraĵo de Eŭripido titolita Oresto, Tindareo arestis Oreston kaj Elekttron pro murdo de sia filino Klitemnestro. Tindareo estis juĝonta Oreston kaj Elekttron, kaj ili estus kondamnitaj al morto, sed la frato kaj fratino eskapis. La paro provis mortigi Helenon, sed Zeŭso forportis sian filinon, do ili prenis sian kuzinon Hermionon, filinon de Menelao kaj Heleno, kiel ostaĝon. Ĉe tiu punkto Apolono intervenis, kondamnante Oreston vivi en ekzilo dum jaro antaŭ esti juĝata kaj senkulpigita en Ateno.

Ifigenio inter la Taŭroj

Alia rakonto de Eŭripido diris, ke li daŭre suferos pro frenezo infliktita de la Erinjoj krom se li alportos reen lignan bildon de Artemiso el la lando de la Taŭroj, norde de la Nigra Maro. La Taŭroj, kiel la Kolĥidoj, estis konataj pro malamikeco al fremduloj. La Taŭroj estis konataj plenumi homajn oferojn sur fremduloj al la diino Artemiso.

Akompanata de sia fidela amiko Pilado, ili baldaŭ estis kaptitaj. La du kaptitoj estis alportitaj al la ĉefa pastrino Ifigenio (Ἰφιγένεια), fratino de Oresto. Nek unu sciis la identecon de la alia ĝis Oresto rakontis siajn historiojn. Rekuniĝinta kun sia longe perdita fratino, ili planis eskapi kaj reveni hejmen kun la statuo. Ili estus mortigitaj de la Taŭroj se la diino ne intervenus nome de ŝia frato (de Apolono).

La hejmveno de Ifigenio estus finiĝinta en tragedio, laŭ Higino. Elektro aŭdis malveran novaĵon, ke Ifigenio oferis sian fraton. Elektro, en atako de kolero, estus blindiginta sian pli aĝan fratinon per fajrobrando, sed Oresto alvenis ĝustatempe por interveni.

Reĝo de Argoso kaj Sparto

Kuracita de la frenezo kaj ne plu persekutata de la Erinjoj, Oresto revenis al Mikeno. Aletes, filo de Klitemnestro kaj Egisto, regis Mikenon dum la foresto de Oresto. Li igis Aletes esti murdita, kaj Oresto fariĝis reĝo de Mikeno. Ne longe post kiam li regis Mikenon, Oresto kaptis la tronon de sia najbara reĝlando, Argoso, de Kilababes. Kilababes estis posteulo de Proeto (Proetus aŭ Proitos).

Antaŭ ol la milito kun Trojo komenciĝis, Agamemnon kaj Menelao (Menelaus) decidis aranĝi geedziĝon inter Oresto kaj sia kuzino Hermiono (Ἑρμιόνη), filino de Menelao kaj Heleno. Sed dum lia ekzilo en Fokido kaj poste la persekuto kaj frenezo de la Erinjoj, Hermiono anstataŭe estis edzinigita al Neoptolemo (Νεοπτόλεμος), filo de Aĥilo kaj Deidameio, je ilia reveno el Trojo. La ĵaluzo de Oresto kondukis lin igi Neoptolemon esti murdita. Oresto ankaŭ estus mortiginta la filojn de Neoptolemo (Moloso, Pielo kaj Pergamo) de sia troja konkubino Andromaĥo, se ili ne estus savitaj de sia prapraavo Peleo.

Edziĝante al sia kuzino, Oresto ankaŭ fariĝis la reĝo de Sparto. Li regis du potencajn reĝlandojn, Argoson kaj Sparton. De Hermiono li fariĝis la patro de Tisameno. Oresto mortis en Oresteion, loko nomita laŭ li en Arkadio, kiam li estis mordita de serpento.

Kvindek jarojn post la morto de Hilo, la ekzilitaj Heraklidoj (posteuloj de Heraklo) invadis la Peloponeson sub la gvidado de Aristomaĥo, nepo de Hilo. Oresto venkis la Heraklidojn, kaj Aristomaĥo estis mortigita en unu el la atakoj. La Heraklidoj denove retiriĝis el la Peloponeso kaj ne revenus ĝis la filo de Oresto, Tisameno, regis kaj Argoson kaj Sparton.

Vidu la Heraklidojn por plia detalo pri la reveno de la Heraklidoj el ekzilo.

Laŭ pli malfrua legendo rakontita de Herodoto, la osto de Oresto estis enterigita en Tegeo, Arkadio. Sparto militis kontraŭ la tegeanoj kaj serĉis konsilon de la orakolo en Delfo. Ili lernis, ke ili neniam povas kapti Tegeon krom se ili trovos la ostojn de Oresto kaj reenterigos lin en Sparto. La spartanoj sendis spionon al Tegeo, kaj la spiono lernis, ke Oresto estas enterigita sub la amboso de la forĝisto en Tegeo. Li reakiris la ostojn kaj alportis ilin al Sparto. De tiu punkto Sparto kaptis Tegeon, kaj Arkadio venis sub la hegemonion de Sparto.

Rilataj informoj

Nomo

Oresto, Ὀρέστης.

Fontoj

La Odiseado, verkita de Homero.

La Ciprio kaj Nostoj («La Revenoj») estis parto de la Epika Ciklo.

La oferportantinoj kaj la Eŭmenidoj estis verkitaj de Esĥilo.

Elektro, verkita de Sofoklo.

La sekvaj verkoj estis verkitaj de Eŭripido:
   Ifigenio inter la Taŭroj.
   Oresto.
   Elektro.
   Andromaĥo.

Pitia XI estis verkita de Pindaro.

Epitomo, verkita de Apolodoro.

Fabulae estis verkita de Higino.

Kreita: 2003-Aŭgusto-23

Modifita: 2024-Aprilo-9