Neoptolemo

Classical

Neoptolemo (Νεοπτόλεμος) estis la filo de Aĥilo kaj Deidameia, la filino de reĝo Likomedo de Skiro.

Aĥilo restis en la kortego de Likomedo sur la insulo Skiro, kie li renkontis Deidameian. Aĥilo dormis kun Deidameia tiel ke Neoptolemo estis gravedigita. Aĥilo verŝajne foriris al Trojo antaŭ ol Neoptolemo naskiĝis. Laŭ Apolodoro, Neoptolemo estis nomata Pirho (Pyrrhos aŭ Πυρρος) ĉe naskiĝo.

Post naŭ jaroj de milito ĉe Trojo, Helenuso la troja aŭguristo antaŭdiris ke Trojo ne povas fali sen la helpo de Neoptolemo. Odiseo alportis Neoptolemon ĉe Skiro, donante al la knabo la dio-faritajn kirasojn de Aĥilo. Neoptolemo fariĝis la nova gvidanto de la Mirmidonoj, la sekvantoj de Aĥilo. Menelao promesis sian filinon Hermione al Neoptolemo, kiel rekompencon por batalado en la milito.

En la teatraĵo de Sofoklo nomata Filokteto, Neoptolemo provis konvinki Filokteton ree aliĝi al la greka armeo ĉar Helenuso, la troja aŭguristo, antaŭdiris ke unu el la kondiĉoj por kapti Trojon estis ke la arko de Heraklo estas bezonata en la milito.

Neoptolemo estis inter la grekaj herooj kiuj kaŝiĝis en la ventro de la Ligna Ĉevalo (Troja Ĉevalo). Neoptolemo mortigis Priamon, la aĝan reĝon de Trojo, aŭ ene de la templo de Zeŭso aŭ li trenis la reĝon el la sanktejo de la altaro, kaj buĉis Priamon ekster la pordoj de la templo.

Kiam la fantomo de Aĥilo aperis antaŭ la grekoj, postulante la oferon de Polikseno, la plej juna filino de Priamo, estis Neoptolemo kiu tranĉis ŝian gorĝon sur la tombo de sia patro. Kelkaj diras ke estis Neoptolemo kiu ankaŭ respondecis pri la morto de Astianakso, dum aliaj diras ke estis Odiseo kiu respondecis.

La matenon post la falo de Trojo, la greka armeo komencis dividi rabon kaj kaptitojn. Neoptolemo ricevis la aŭguriston Helenuson, la filon de Priamo kaj Hekabo. Li ankaŭ ricevis Andromaĥon, edzinon de Hektoro, kiel sian konkubinon.

Havi Helenuson kiel sian sklavon montriĝis esti valora posedaĵo; la profetaj kapabloj de la aŭguristo helpis lin eviti nenecesajn malfacilaĵojn. Ĉar la Malpli granda Ajako perfortis Kasandron en la templo de Atena, ŝtormo detruus la plejparton de la greka ŝiparo. Helenuso konsilis Neoptolemon vojaĝi hejmen surtere, verŝajne transirante la Helesponton kaj tra Trakio kaj Makedonio. Laŭ Apolodoro tamen, estis Tetiso la mardiiino kaj lia avino kiu konsilis Neoptolemon resti sur la insulo Tenedo dum du tagoj. La Epika Ciklo Nostoi, kune kun la raporto de Apolodoro, mencias Neoptolemon vojaĝantan surtere de Trakio al Grekio. Denove, laŭ la Nostoi, Neoptolemo renkontis Odiseon ĉe Maronea.

Laŭ Higino, juna traka virino nomata Harpalice montriĝis esti pli bona militisto ol li. Ŝi estis filino de Harpaliko kaj li trejnis Harpalicen batali. Neoptolemo vundis Harpalikon, sed Harpalice savis sian patron kaj forpelis Neoptolemon.

Poste, Neoptolemo sekure atingis la hejmon de sia patro en Ftio, urbo aŭ regiono en suda Tesalio. Anstataŭ transpreni la regnon de sia avo Peleo, Helenuso denove konsilis la junan heroon fondi novan regnon por si mem en Epiro. Epiro estis granda, nordokcidenta regiono de Grekio.

Andromaĥo naskis al Neoptolemo tri filojn: Moloso, Pergamo kaj Pielo. Kvankam Helenuso kaj Andromaĥo estis sklavoj kaj iamaj malamikoj de la grekoj, Neoptolemo traktis ilin ambaŭ juste kaj kun respekto.

Kiam Neoptolemo fine edziĝis al Hermione, la filino de Menelao kaj Heleno, li liberigis Helenuson kaj Andromaĥon, lasis ilin edziĝi, kaj donis al ili la urbon Butrotumon por regi. Sed laŭ Apolodoro, Deidameia, la patrino de Neoptolemo, fariĝis la edzino de Helenuso, ne Andromaĥo.

La geedzeco ne daŭris longe. Oresto, la filo de Agamemnono kaj Klitajmnestro kaj nevo de Menelao estis promesita ricevi Hermionen en geedzeco antaŭ ol la milito komenciĝis. Oresto, kuracita de sia frenezo kaj persekuto de la Erinioj, decidis kaj konspiris kune kun Hermione kaj ŝia patro (Menelao) murdi Neoptolemon.

Oresto faris freŝan murdon per mortigo de Neoptolemo. Hermione instigis sian novan amanton murdi Andromaĥon kaj ŝiajn tri filojn. Peleo sukcesis savi Andromaĥon kaj siajn pranepojn. Peleo estis en malespero ĉar li postvivis sian filon kaj nepon.

Moloso poste fondus novan regnon nomatan Moloso ene de norda Epiro, dum Pergamo iris al Mizio kie li konkeris la urbon Teŭtranio kaj renomis ĝin al Pergamo.

La geografo Paŭzanio sciis pri unu loka legendo kie pastro de Apolono murdis Neoptolemon. Kaj Apolodoro proponis alian version de la morto de Neoptolemo. Kiam la juna heroo iris al Delfo por postuli kompenson pro la morto de sia patro de Apolono, li ŝtelis la votivajn oferojn al la dioj kaj ŝaltis fajron al la templo de Apolono. Maĥaireo de Focio, kiu estis tie en tiu tempo, mortigis Neoptolemon.

Rilataj informoj

Nomo

Neoptolemo, Νεοπτόλεμος – «Juna soldato».
Pirho, Pyrrhos, Pyrros, Πυρρος – «Ruĝhara».

Fontoj

La Iliado kaj la Odiseado verkitaj de Homero.

La Kypria, Malgranda Iliado, Sako de Ilio kaj Nostoi estis parto de la Epika Ciklo.

Filokteto estis verkita de Sofoklo.

Andromaĥo estis verkita de Eŭripido.

Nemea VII estis verkita de Pindaro.

Biblioteko estis verkita de Apolodoro.

Metamorfozoj estis verkita de Ovidio.

Kreita: 1999-Aprilo-24

Modifita: 2024-Aprilo-19