Helenoso
Troja aŭguristo. Helenoso (Ἕλενος) estis la filo de Priamo, la reĝo de Trojo, kaj Hekabo. Helenoso estis la frato de Hektoro, Pariso, Deifobo kaj Kasandra.
Kiel aŭguristo, Helenoso sciis ke Trojo estas kondamnita. Helenoso malsukcesis deturni Parison de veli al Sparto por preni Helenon. Helenoso ŝajnis esti bona batalanto dum la milito. Lia rolo en la Iliado tamen estis minora.
Laŭ la Malgranda Iliado kaj la Filokteto de Sofoklo, Odiseo kaptis Helenoson antaŭ la morto de Pariso. Estis Helenoso kiu diris al la grekoj la postulojn por gajni la militon, kiel Neoptolemo kaj Filokteto kun la arko de Heraklo estis bezonataj ĉe Trojo, la ostoj de Pelopso devis esti relocitaj, kaj la Paladio devis esti ŝtelita de la altaro de Atena.
En la Epitomo de Apolodoro, Helenoso estis kaptita post la morto de Pariso. Estis Kalkaso kiu antaŭdiris ke la grekoj bezonas preni Filokteton kaj la arkon de Heraklo. Vidu Filokteto pri Odiseo kaj unu el liaj kunuloj prenanta la arkon de Heraklo.
Kiam Filokteto ree aliĝis al la grekoj, sanigita de sia vundo, Filokteto mortigis aŭ mortige vundis Parison per sia mortiga sago.
Kiam Pariso mortis, Helenoso kaj lia alia frato Deifobo kverelis unu kun la alia pri la mano de Heleno en geedzeco. Kiam Deifobo gajnis kaj edziĝis al Heleno, Helenoso forlasis Trojan al la monto Ida.
Odiseo kaptis Helenoson por malkaŝi kiel Trojo povus esti kaptita. Helenoso estis facile konvinkebla, kaj diris al la grekoj ke Neoptolemo, la filo de Aĥilo, devas veni kaj batali ĉe Trojo. Ili ankaŭ devis alporti la ostojn de Pelopso al Trojo por enterigo. Helenoso ankaŭ diris al ili ke Trojo ne falos krom se la Paladio estas prenita el la altaro de Atena.
Kiam Trojo falis, Neoptolemo ricevis Helenoson kiel sklavon. Andromaĥe, la vidvino de Hektoro kaj bofratino de Helenoso, fariĝis la konkubino de Neoptolemo. Helenoso sciis ke la plimulto de la greka ŝiparo estos detruita post kiam Ajako la Malgranda perfortis sian fratinon Kasandron ĉe la templo de Atena. Helenoso konsilis al Neoptolemo iri hejmen surtere prefere ol per maro. Laŭ Apolodoro, estis Tetiso, la avino de Neoptolemo, kiu konsilis al Neoptolemo resti sur la insulo Tenedo du tagojn antaŭ eliri surtere, tra Trakio.
Neoptolemo sekure atingis la hejmon de sia patro kie li renkontis sian avon (Peleon) por la unua fojo. Anstataŭ preni la regnon de Peleo, laŭ la sugesto de Helenoso, Neoptolemo iris al Epiro por fondi sian propran regnon.
Helenoso loĝis kun Neoptolemo kaj Andromaĥe, agante pli kiel proksima konsilisto ol sklavo. Kiam Neoptolemo decidis edziĝi al Hermiono, la filino de Menelao kaj Heleno, la heroo liberigis Helenoson kaj Andromaĥen, kaj Helenoso estis permesita fondi sian propran regnon en Epiro. Kiam Hermiono kaj ŝia amanto Oresteo murdis Neoptolemon, Helenoso zorgis pri la filoj de Neoptolemo. Andromaĥe havis filon de li, kaj oni kredas ke Andromaĥe fariĝis la edzino de Helenoso. Tamen Apolodoro diris ke Neoptolemo donis sian patrinon Deidameia al Helenoso kiel edzinon; ne Andromaĥen.
En la Eneido de Vergilio, Helenoso renkontis Eneon kaj liajn sekvantojn kiuj serĉis novan hejmon. Helenoso malkaŝis al Eneo ke lia nova hejmo estos en Centra Italio.
Rilataj informoj
Nomo
Helenoso, Helenos, Ἕλενος.
Fontoj
La Iliado estis verkita de Homero.
La Kiprio kaj la Malgranda Iliono estis parto de la Epika Ciklo.
Filokteto estis verkita de Sofoklo.
Andromaĥe estis verkita de Eŭripido.
La Biblioteko kaj Epitomo estis verkita de Apolodoro.
Metamorfozoj estis verkita de Ovidio.
La Eneido estis verkita de Vergilio.
Priskribo de Grekio estis verkita de Paŭzanio.
