Midaso

Classical

Midaso estis la fama reĝo kun la ora tuŝo. Midaso eble estis historia aŭ duonhistoria figuro, kiu aperis en la Historio de Herodoto. Oni diris, ke Midaso mortis en 718 a.K. La nomo de Midaso ankaŭ aperis en asiria arkivo, kiel Mita.

Midaso estis la filo de reĝo Gordio de Frigio kaj la patrina diino Kibelo. Laŭ Herodoto kaj Pausanias, Midaso fondis Anciron, la urbon en la supra valo de la rivero Sangario. Laŭ epitafio al Homero, ĝi diras, ke Midaso estis la patro de Gorguso.

La reĝo kun la ora tuŝo

Midaso estis rekompensita de Dionizo pro gastigi unu el siaj sekvantoj, aŭ savi Silenon, kunulon de Dionizo, de la tracia reĝo nomita Likurgo. Midaso petis, ke «ĉio, kion li tuŝas, fariĝu oro». La vindiino donis tiun donacon.

Unue Midaso estis tiel ĝoja, ke ĉiu objekto fariĝis oro, farante la lidian reĝon riĉa preter lia imago, sed la donaco montriĝis malbeno. Li ne povis manĝi ion ajn, ĉar lia manĝaĵo ankaŭ fariĝis oro.

Post preskaŭ malsatigi sin ĝis morto, Midaso preĝis al Dionizo forpreni la oran tuŝon. Dionizo respondis lian preĝon, dirante al la reĝo bani sin en la rivero Patolo. Midaso perdis sian oran tuŝon, sed la sablo en la tuta riverujo fariĝis oro.

La reĝo kun la azenaj oreloj

Alia rakonto pri Midaso estis, ke li estis unu el la tri juĝistoj en la muzikaj konkursoj inter Apolono kaj Pano. Midaso malsaĝe preferis la muzikon de la pipo de Pano anstataŭ de la liro de Apolono.

Anstataŭ puni sian rivalon (Pano), Apolono turnis sin kontraŭ la juĝisto — Midaso. Apolono punis Midason per transformi liajn orelojn en azenajn orelojn.

Midaso estis tiel embarasita, ke li kaŝis siajn orelojn sub granda ĉapo. Nur lia barbisto sciis pri lia deformo. Midaso minacis puni sian barbiston per morto se li iam rakontus al iu pri liaj oreloj. La barbisto tenis la sekreton de Midaso tiom longe kiom li povis.

Iun tagon li ne plu povis elteni, do la barbisto eliris en la kamparon kaj fosis truon. La barbisto flustris sian sekreton en la truon, antaŭ ol li reŝutis la truon per tero.

Jaron poste kanoj kreskis ĉirkaŭ la areo, kie la barbisto fosis la truon. Iu ajn, kiu vojaĝis tra tiu areo, povis aŭdi la voĉon, kiu diras «Midaso havas azenajn orelojn». Baldaŭ post tio ĉiu en la regno de Midaso sciis pri la embarasa sekreto de la reĝo.

Rilataj informoj

Nomo

Midaso, Midas, Μίδας, Μίδου.

Mita (historia?).

Fontoj

Metamorfozoj estis verkita de Ovidio.

Fabulae estis verkita de Higino.

Priskribo de Grekio estis verkita de Pausanias.

Historio estis verkita de Herodoto.

Rilataj artikoloj

Kreita: 2001-Marto-17

Modifita: 2024-Aprilo-29